Vizitu Forumon

Okazis Tetrinka Tago en Hangzhou

(GMT+08:00) 2014-04-29 16:55:27

                                                                      (Prezento de tekulturo kaj ĉina luktarto Tajĝiĉjŭano )

La 20a de aprilo estas Grenpluvo, unu el la 24 ĉinaj tradiciaj sunperiodoj. Tiutage en la ĉina orienta urbo Hangzhou okazis Tetrinka Tago.

(Verkistino Wang Xufeng (meze) donacas siajn librojn.)

 "Teo•Amo" estas ĉijara temo de la tago. Tiutage oficiale inaŭguriĝis la konkurso de mallongaj filmoj en Esperanto kaj konkurso de mallongaj poemoj. Samtempe tekulturisto kaj fama verkistino Wang Xufeng publikigis sian novan verkon titolitan "Tetrinkemulo" kaj deklaris, ke ĉiuj enspezoj el vendado de la libro estos donacitaj al handikapuloj.

(Te-etiketon prezentas elementaj lernejanoj )

Ankaŭ en franca Parizo kaj pli ol 50 ĉinaj urboj okazis aktivaĵoj por celebri Te-trinkan Tagon. Por disvolvi tekulturon kaj popularigi sanan vivmanieron en 2005 ok fakaj societoj, eldonejoj kaj edukaj institutoj kune lanĉis la kampanjon por starigo de la Te-trinka Tago en la urbo Hangzhou, poste ekde 2009 oni festas la tagon ĉiujare.

Vestojn prezentis kaj dezajnis studentoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto