Vizitu Forumon

Ĉina revo kaj evoluovojo de homaj rajtoj kun ĉinaj trajtoj

(GMT+08:00) 2015-02-11 16:36:22

La ĉina revo estas granda revo ĉiam, precipe de la modernaj tempoj, enportata de la ĉina nacio. La celo realigi la ĉinan revon estas nenio alia ol ŝanĝi la staton de la malriĉeco kaj malforteco de Ĉinio kaj reveni al granda reprosperiĝo de la ĉina nacio. El la rilato inter Ĉinio kaj la mondo, realigi la ĉinan revon estas ĝuste por tio, ke Ĉinio stariĝu inter la nacioj kiel egala membro de la internacia komunumo. El la interna evoluo de Ĉinio, atingi la ĉinan revon estas por jena celo: komplete realigi nacian modernigon kaj starigi socialisman socion potencan, demokratian, civilizitan kaj harmonian.

En la granda praktiko realigi la ĉinan revon, Ĉinio vigle antaŭenigos la konstruadon de homaj rajtoj kaj senĉese altigos la garantian nivelon de homaj rajtoj. Ĉinio vastigos socialisman demokration, por ke la diversaj fortoj el socio povu adekvate kaj sisteme partopreni en politika procezo, kaj por ke la popolo ĝuu pli vastajn politikajn rajtojn kaj pli ampleksan liberecon.

Por atingi la celon de homaj rajtoj en Ĉinio, kiel granda evoluanta lando, kun kvin mil jaroj da historio, estas aparte malfacile kaj defie. Por realigi la progreson de homaj rajtoj, konforman al la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio, Ĉinio jam havis sian evoluovojon de homaj rajtoj kun ĉinaj trajtoj. Tiuj trajtoj prezentiĝas ĉi-sube:

1, Komplete akceli ĉiujn rajtojn sur bazo de la realiĝo de rajto je ekonomio, socio kaj kulturo

Homaj rajtoj estas tuto, el kiu ĉiuj eroj rilatas unu al alia, sin movi reciproke. Ili do devus disvolviĝi ekvilibre. Sed en praktiko neniu lando povas samtempe realigi ĉiujn homajn rajtojn. Ĉiu el la landoj nepre devas elekti disvolvan strategion pri homaj rajtoj, konforman al sia nacia stato, difini gravajn erojn kaj sinsekvojn el homaj rajtoj, por definitive realigi plenan progreson de homaj rajtoj. Ĉinio elektis la rajton je ekonomio, socio kaj kulturo, kiel ŝtuparon, kaj surbaze de tiu ŝtuparo plene akcelas la strategion disvolvi ĉiujn specojn de homaj rajtoj.

2, Pligrandigi individuan kaj socian liberecojn antaŭkondiĉe de la konservo de socia stabileco

Realigo de homaj rajtoj premisas socian stabilecon, kaj disvolvado estas ŝlosilo de la realigo de homaj rajtoj. Por realigi homajn rajtojn oni bezonas medion de stabilaj socio kaj politiko. Sen medio de stabila socio, ekonomio ne povas kreski kaj sekve homaj rajtoj malfacile realiĝas. Ĉinio antaŭ ĉio atentas stabilecon de socio, opiniante, ke nur en stabila medio ekonomio kaj socio povas kreski kaj protekti rajtojn kaj interesojn de la plejmulto de la homoj.

3, Laŭplane kaj laŭpaŝe disvolvi ĉiujn homajn rajtojn

La evoluigo de homaj rajtoj estas konsista parto de modernigo de Ĉinio. La evoluigo de homja rajtoj en Ĉinio estas planata kaj movata de la ĉina registaro. Tirante profiton el la spertoj de la internacia komunumo pri la disvolvo de homaj rajtoj, Ĉinio povas klare starigi sian celon de homrajta disvolvado, difini vojon de homrajta disvolvado, ellabori planon de homrajta disvolvado, kaj fine konduki la homajn rajtojn de Ĉinio al transsalta disvolvo. La homrajta disvolvado de Ĉinio diferencas de tiu de aliaj landoj: en Ĉinio la partio kaj la registaro meminiciate tenas alten standardon por konservi homajn rajtojn kaj gvidi ilin marŝi antaŭen.

4, Popaŝe disvolvi homajn rajtojn laŭ la aktuala stato de Ĉinio kaj ĝenerala postulo de la evoluado de la ĉinaj ekonomio kaj socio

Ĉinio klopodas disvolvi homajn rajtojn, popaŝe kaj stabile, laŭ la aktuala stato, ne provante fari grandegan salton en perfektecon de homaj rajtoj. Ĉinio antaŭ ĉio disvolvas la rajton je ekonomio, socio kaj kulturo, ekzemple, en ekonomio la registaro devas unue altigi la enspezon de ĉiuj loĝantoj, kaj en edukado popularigi klerecon de ĉiuj infanoj. Ĉinio elektis tiun vojon por disvolvi homajn rajtojn, ĉar tio konformas al la stato de Ĉinio, kaj nur tiel la socio povas evolui en stabileco kaj sendanĝereco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto