Vizitu Forumon

Nova fervojsekcio prosperigas urbon Shigatse

(GMT+08:00) 2015-03-18 16:45:36

En 2014 la pinta manufakturado de Ĉinio gajnis aplaŭdojn de la tuta planedo; kaj la ĝeneralaj perfektiĝo kaj avanciĝo de fervoja teknologio de Ĉinio, kun ekip-teknologio de grandrapida fervojo kiel reprezentaĵo, tiom pli de nun jaro estas nova nomŝildo de la ĉina ekonomio. Kaŭze de tio, ke unu-juana investo en fervojo povas alporti al si sep-juanan MEP (Malneta Enlanda Produkto), trajno kaj fervojo estas kalkulataj kiel helico por la disvolvado de la ĉina ekonomio. Samtempe kun tio, ŝanĝoj kaj rapido ankaŭ renovigas koncepton de la ĉinoj pri tempo kaj spaco kaj radiuson de ilia vivo, kaj longlonga fervojo portas kun si forte animatan esperon de la ĉinoj.

En aŭgusto de ĉi jaro la plilongigita linio de la fervojo inter Qinghai kaj Tibeto, nome la sekcio de Lasao al Shigatse, oficiale funkciis. La evento komplete ŝanĝis la situacion, ke la sudokcidenta parto de Tibeto vivis sole depende de ŝosea transportado, kaj krome, ankaŭ enpumpis novan forton en la ekonomian disvolvadon de la regiono Shigatse.

Lastatempe Li Peng, raportisto de Ĉina Radio Internacia, prenis trajnon de Lasao al Shigatse, por persone sperti la novan ŝanĝon, kiun alportis la ekfunkciigo de la nova fervojsekcio al turistoj kaj loĝantoj vivantaj laŭ la fervojlinio.

Precize je la naŭa, la trajno plena de pasaĝeroj ekiris. Tra 253 kilometroj ĝi atingis la stacion Shigatse. Shigatse situas sudokcidente de Tibeto; en la tibeta lingvo ĝi signifas "farmobieno grunde sekunda". Shigatse estas la dua plej granda urbo en Tibeto, kun historio de pli ol 500 jaroj, kaj la politika kaj kultura centro de la sudokcidenta regiono de Tibeto, la sidejo de Panĉen-Lamaoj el ĉiuj tempoj, kaj ankaŭ la tradicia grenejo de Tibeto.

En vagono la raportisto renkontis amason da vilaĝanoj el la gubernio Shangri-La de la regiono loĝata de tibetanoj en la provinco Yunnan. Ili diris al la raportisto, ke pilgrimado al Shigatse estas por tibetanoj necesa afero. Nur tiam, kiam ili estas liberaj de terlaboro, ili povas plenumi sian sanktan iradon. Nun la fervojo multe helpas al ili, kaj veturante en trajno ili sentas pli rapide, pli oportune.

En la regiono Shigatse abundas je nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Kun trafika pliboniĝo kaj disvolviĝo de turismado Shigatse havas pli brilan estontecon. He Maolin el la provinco Gansu jam antaŭ pli ol dek jaroj venis en Tibeton por labori. Li trairis tieajn montojn kaj akvojn. En la okulo de tiu ĉi "fremdulo" Tibeto disvolviĝas tre rapide.

"Ĉi tie mia komercado fartas ne malbone, kaj mia enspezo ankaŭ estas kontentiga. La loko, kie mi laboras, disvolviĝas tre rapide. Ok jarojn antaŭe, kiam mi venis ĉi tien, la regiono Shigatse ankoraŭ estis malpura, kaj konstrua laboro tre mankis, sed nun ĉio ŝanĝiĝis. La disvolva rapido impresas forte."

La malfermo de fervojo ne nur faciligas onian veturadon, sed ankaŭ alportas novan koncepton, nova ideon al pli da turistoj kaj komercistoj; dum tiu interpuŝiĝo de malnova koncepto kun la nova ofte injektas novan disvolvan movforton al relative malfermita regiono.

Kun la muziko elsendita el la trajna radio, je 1 minuto antaŭ la 12a, post pli ol 3 horoj la trajno K9821 atingis la finstacion Shigatse. Nun la ekfunkciigo de la fervojo signifas, ke la ekstera mondo pli proksimiĝas al tiu ĉi urbo. Ne nur rilate tion, sed ankaŭ ĉi tion, ke la fervojo kunportas korzorgon de parencoj, kiuj vivas aparte en du lokoj, admiron de turistoj, kiuj venis de malproksime, piecon de pilgrimantoj el diversaj lokoj, kaj aspiron kaj esperon de tiuj komercistoj, kiuj venis ĉi tien por serĉi bonan okazon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto