Vizitu Forumon

Disvolviĝo de ĉina altrapida fervojo

(GMT+08:00) 2015-03-30 14:28:38

En Ĉinio rapide leviĝanta altrapida fervojo grandmezure mallongigas vojaĝan tempon inter urboj kaj ŝanĝas la homan vivmanieron. En decembro 2012 la altrapida fervojlinio longa je 2 298 kilometroj inter Pekino kaj Kantono oficiale malfermiĝis al pasaĝeroj, kaj la nova itinero mallongigas la tempon inter Pekino kaj Kantono de 22 horoj ĝis 8 horoj.

Wang Derong, vicestro de Ĉina Trafika kaj Transporta Asocio atestis disvolvon de la ĉina altrapida fervojo. De la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝis la komenco de la kuranta jarcento, la ĉina ekonomio rapide evoluis kaj la enlanda produktvaloro jare kreskis je 16%. Dum tiu periodo transportado de aŭtovojoj, akvovojoj kaj aviadlinioj disvolviĝis tra la tuta lando, tamen tiu de fervojo, kiu ludas gravan rolon malrapide disvolviĝis. Wang Derong diris:

"La ĉina ekonomio kontinue, stabile kaj rapide evoluis, tamen konstruado de la ĉina fervojo relative postiĝis. Pro tio la kapablo de fervoja transporto ĉiam estis malalta. En tiu periodo estis tre urĝe por ni disvolvi la konstruadon."

Ĉinio estas lando kun grandnombraj popolanoj kaj relative malmultaj riĉfontoj, tial amasa transporto per aviadlinioj estas ne realisma. Ni prenis Usonon kiel ekzemplon. En Usono ĉiu 50000-a homo posedas unu aviadilon, se en Ĉinio ĉiu 100000-a homo havus unu aviadilon, ĝi konsumus 1,3 miliardojn da tunoj da nafto. Sed la trovita rezervo estas nur 200 milionoj da tunoj en Ĉinio. Cetere en la ĉina centra kaj orienta landpartoj la denseco de loĝantaro estas 400 homoj en ĉiu kvadrata kilometro, sed la nombro estas nur 36 kaj 220 respektive en Usono kaj Germanio. Tial kompare kun tiuj landoj antaŭenigi konstruadon de la altrapida fervojo konformas al la ĉina stato. Wang Derong diris:

"Fakte estas la landa cirkonstanco kaj industriiga procezo, kiuj decidis transportan formon. La ĉina stato montris, ke la vojo de eŭropaj landoj kaj Usono ne konformas al la ĉina transporta formo. Sed altrapida fervojo povas kovri ĉiujn grandajn kaj mezgrandajn urbojn kaj reduktis elspezon."

Vicdirektoro de Ĉina Fervoj-Veturila Buroo 15a Xi Zhongwei opinias, ke studinte kaj noviginte importitajn progresintajn teknikojn, Ĉinio memstare elfaris trajnojn kaj realigis rapidan disvolviĝon de la altrapida fervojo.

Nuntempe ĉina fervoja korporacio jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun Laoso, Tajlando, Usono, Rusio kaj Brazilo, kaj kelkaj programoj jam estas en plenumado. Cetere Ĉinio kaj Birmo, Pollando, Hindio kaj partaj mezaziaj landoj atingis komunan konon pri kunlaboro por disvolvi altrapidan fervojon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto