Vizitu Forumon

Malfermiĝis novaj fervojlinioj tra Azio kaj Eŭropo

(GMT+08:00) 2015-03-30 14:28:38

Oktobron kaj novembron de 2014 sinsekve malfermiĝis fervojlinioj por "Ekspreso Hunan-Eŭropo" kaj "Ekspreso Yiwu-Eŭropo" tra la azia kaj eŭropa kontinentoj. Kun ilia funkciado nun en Ĉinio jam troviĝas ok fervojlinioj, per kiuj interligiĝas varaj transportado kaj komercado inter Azio kaj Eŭropo. Lastatempe nia raportisto vizitis la "Ekspreson Zhengzhou-Eŭropo", kiu veturas inter Zhengzhou, la urbo de la centra regiono de Ĉinio, al Hamburgo, Germanio.

Laŭ statistiko de la Ĉina Fervoja Korporacio, ĝis la 26a de novembro 2014 la nombro de trajnoj veturantaj de diversaj lokoj de Ĉinio al Eŭropo jam estis 257 sume, dum la trajnoj kurantaj de Zhengzhou al Hamburgo jam atingis kvaronon de la tuto.

Respondeculo de la kompanio Hewlett-Packard (HP), kiel kliento de la fervojo Ĉinio-Eŭropo, opinias, ke kompare kun mara transporto la fervoja pli rapidas, kaj kompare kun aera transporto ĝi malpli kostas.

"Plej granda bono, kiun alportas al ni la fervojo, estas ŝpari tempon de transportado. Se ni uzus tradicie maran transportadon, ni bezonus ĉirkaŭ 36 tagojn. Sed nun ni prenas fervojan transportadon, jam sufiĉas nur 22 tagoj. Nu, ni ŝparas 14 tagojn, kaj tio signifas, ke ni ŝparas koston de dusemajna stokado. Tio estas tre grava, precipe por niaj produktoj alte kromvaloraj."

Liu Jun (劉俊), respondeculo de transporta fako de germana fervoja kompanio, opinias, ke malpliigi la tempon de stokado signifas malaltigi koston, kaj por klientoj kiel ĉinaj tiel ankaŭ eŭropaj tio signas, ke la varoj iĝas "malpli kostaj".

"Tia fervojo multe reduktas transportan tempon, kaj por var-posedantoj ĉu ĉinaj ĉu eŭropaj tio signifas malaltigi koston kaj de kapitalo kaj de stokado. Do la fervojo estas tre taŭga kaj oportuna."

Sed, kvankam ne mankas varoj el diversaj lokoj en Ĉinio kaj, kiam trajnoj veturas al eŭropo, kutime ili portas kun si plenajn varojn, tamen, kiam ili revenas, ofte kun malplenaj vagonoj. Do, pro tio, multaj trajnoj laboras senprofite. Jen tikla problemo. Ni prenas "Ekspreson Zheng-Eŭropo" kiel ekzemplon: ĝis la 10a de decembro 2014 ĝi havis 69 trajnojn alirantaj al Eŭropo, sed kiam ili revenis, krom ses, ĉiuj kun vakuaj vagonoj. Kiom granda diferenco inter aliro kaj reveno! Kiel solvi la problemon? Shi Fenghua, vicdirektoro de la fervoja kontenera centro de Zhengzhou, diris, ke oni devas instali pli da filioj ekzemple en Varsovio, Hamburgo kaj aliaj lokoj en Eŭropo, kaj fari pli grandan penon, ke pli da varoj, ekzemple da aŭtoj kaj aliaj produktoj, estu transportataj en reveno.

La 18an de novembro 2014, du ĉiaterenaj aŭtoj Land Rover el Germanio per trajno de "Ekspreso Zhengzhou-Eŭropo" atingis la urbon Zhengzhou. Ili estas la unuaj importitaj aŭtoj per de fervojo tra Azio kaj Eŭropo. Laŭ sinjorino Yuan, reprezentanto de entrepreno importinta tiujn ĉi aŭtojn, ŝi kaj ŝia eŭropa kliento, konsiderinte kelkajn eblojn, finfine decidis uzi azi-eŭropan fervojon por transporti la aŭtojn.

"Estas kaŭzo alia krom tempo, ĉar en komparo kun mara transportado la fervoja certe estas pli rapida. Sekve niaj importitaj aŭtoj estas malpli kostaj ol en alia transporta maniero."

Kun iompostioma plenumiĝo de la strategioj "ekonomia zono por silka vojo" kaj "mara silka vojo por la 21a jarcento" la du grandaj terblokoj, Azio kaj Eŭropo, nepre pli intense kontaktiĝas inter si en ekonomio. Laŭ Sun Yongfu (孫永福), direktoro de la sekcio pri Eŭropo sub la ĉina Komerca Ministerio, kunlaboro pri ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj Meza kaj Orienta Europo renkontos grandan bonŝancon por disvolviĝo, kaj malfermi tiujn fervojliniojn havas tre gravan signifon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto