Vizitu Forumon
30-an de julio ĵaŭde serena

       Multaj aferoj estas interesaj por mi, nova vojaĝanto al Eŭropo. Kompreneble mi ne hontas pri tio, konsiderante mian ankoraŭan junecon.

      Nun bonvole prenu tason da kafo kaj sekvu miajn interesajn rimarkojn. Jena estas la unua rimarko. Konsiderante malproksimecon, ni fine forlasis ideon pri piedirado al la kongresejo kaj prenis unue aŭtobuson n. 4 de la hotelo al stacidomo kaj poste n. 10 al la kongresejo. Kontraste kun en Pekino, busbiletoj en Bjalistoko estas aĉeteblaj en preskaŭ ĉiaspecaj vendejoj kaj hoteloj. Enbusiĝinte, oni devas enmeti la bileton en maŝinon por ke la maŝino stampu tempon sur la bileto. Surprizas min, ke neniu zorgas, ĉu vi stampigis la bileton. Sed mia opinio poste ŝanĝiĝis. Iutage juna virino enbusiĝis kaj laŭvice postulis al pasaĝeroj elmontri biletojn. En tiu momento, mi komprenis, ke bilet-stampigo ne estas tute senzorgata! Eble tio estas bona rimedo, tiel ke pasaĝeroj memkonscie stampigas biletojn kaj buskompanio ne bezonas dungi multajn konduktorojn.

       Alia interesa rimarko temas ankaŭ pri busbiletoj. Rimarkinte, ke mankas al mi busbiletoj, mi tuj min eligis el kongresejo kaj kondukis al antaŭkongreseja vendejo por havigi al mi busbiletojn. Ve! La vendejo aperis antaŭ mi en tuta fermeco kaj kompreneble neaĉeteblas busbiletoj tie. Kion fari? Ĝuste en tiu momento, alia kongresano venis al mia direkto kaj renkontis la saman aferon. Alia malbonŝanculo. Ni poste estis sciigitaj, ke en Bjalistoko vendejoj sin fermas dum la tuta dimanĉo! Feliĉe, ke poste studentino vendis al ni biletojn sufiĉnombrajn por nia reveno al la hotelo. Falo en fosaĵon, gajno en saĝo! Ekde tiam, mi ĉiam anticipe pretigas sufiĉan nombron da biletoj.

        Nun mi min turnu al hodiaŭaj aktivadoj, el kiuj "Libroj de la Jaro" kaj "Belartaj Konkursoj" allogis min. En la programo "Libroj de la Jaro" rekomendindaj legaĵoj pri Esperanto aŭ por Esperanto estas laŭvice prezentataj de s-ro Stano Marĉek, s-ro Petro Chrdle, s-ro Ionel Onet kaj tiel plu. Kredeble tiuj rekomenditaj libroj vekos intereson de legemuloj.

       Je la deksesa horo kaj duono okazis en la salono Lapenna premidona ceremonio de Belartaj Konkursoj. Kompreneble ne nur! La ceremonio, prezidata de fama esperantisto Tonkin, omaĝis al forpasinta poeto Sylla Chaves kaj festis la centjaran jubileon de la Internacia Konkurso Floraj Ludoj, kiu okazis unuafoje en la jaro 1909 en Barcelono.

        Intertempe gesinjoroj Roessler per muzika kontribuo multe honoris al la programo.Dume lerta flutado venigis al ili fojfojan aplaŭdon!

       Ĝis morgaŭ!

                                                                      Hieraŭ             Morgaŭ