Vizitu Forumon
27-an de julio lunde serena

      Kiel la antaŭaj tagoj, mi ellitiĝis frumatene, kaj ekster mia atendo, hodiaŭ verŝajne serenas, dank' al Dio.

      Informite de mia direktoro s-ro Zhao Jianping pri mia ĉeesto al kunveno de radio-aŭskultantoj, mi kaj ĝojis kaj maltrankviliĝis ĉefe pro tio, ke mi nebone parolas esperantlingve. Mi laboras en nia radio ĉefe kiel tradukistino kaj malofte esperante parolas. "Ne gravas, Lina! Eltiru lecionon ĉi-foje kaj min ekzercu en la futuro." Mi diris tion al mi mem.

       Frue atinginte la kunvenejon, mi ĝojis trovi, ke ene estas dekoj da homoj. Do ili certe estas niaj aŭskultantoj. "Pardonu, nia programero ankoraŭ ne finiĝis," venis al miaj oreloj tia atentigo. Mi tuj rimarkis, ke ĉe la podio prelegas esperantisto. "Oh, mi pardonpetas." Mi tuj montris mian pardonpeton. Finfine ĉirkaŭ je la 14-a horo aŭskultantoj de E-radioj, kiaj Ĉina Radio Internacia, Kuba Radio kaj Pola Radio, unuj post aliaj eniris en la kunvenejon. Laŭ mia ne tre preciza kalkulo, proksime 40 homoj ĉeestas al la kunveno.

        Kiel kutime, Barbara Pietrzak, nuna estrarano de UEA, reprezentante Polan Radion, lerte kaj sperte prezidis la tutan kunvenon. Kaj ĉiuj radioj rajtas konigi al siaj aŭskultantoj la plej novan progreson respektive en 5 minutoj. Verŝajne, 5 minutoj sufiĉas, ĉu ne? Ĉar la tuta kunveno okupas nur 60 minutojn. Barbara Pietrzak afable donis al mi la unuajn 5 minutojn. Bedaŭrinde mi, spertomanka en tia kunveno, kun streĉo koncize konigis al niaj aŭskultantoj pri la antaŭ-nelonge renovigita retejo https://esperanto.cri.cn, pri elŝutebleco de niaj intervjuoj en la retejo, pri nia ĉiama pliboniĝanta gazeto "Mikrofone", pri baldaŭa 45-jariĝo de E-elsendo de Ĉina Radio Internacia kaj pri nia funkciigo de speciala rubriko koncerne al la 94-a UK. Krome, mi iomete konigis pri nia redakcio, opiniante, ke niaj aŭskultantoj interesiĝas pri niaj redakcianoj: nuntempe estas entute 15 homoj en nia oficejo, el kiuj koleginoj Mirinda kaj Pluveta forestas pro beboj nove naskitaj. Gratulon, Mirinda kaj Pluveta! Sciinte pri tuta senpageco de la gazeto "Mikrofone" por aŭskultantoj kaj legantoj de Ĉina Radio Internacia, aŭskultantino ŝercis, ke Ĉina Radio Internacia certe estas tiel riĉa, ke ĝi tute senpage disdonas gazetojn. Hahah! Mi ridete diris al ŝi, ke nia radio tre volonas esti je la dispono de niaj aŭskultantoj kaj legantoj.

         Post reciproka konigo fare de Ĉina Radio Internacia, Pola Radio, Kuba Radio kaj Radio Vatikana, Pola Radio bonege regis la etoson de la cetera kunveno. La genia babilemeco kaj bonega regemeco de la radio certe iasence konkeris aŭskultantojn.

         Kaj min ĝojigis ĉeesto de niaj fidelaj aŭskultantoj kiaj Leopold Patek ka Harada Hideki. Ĉi tie bonvole permesu al mi akcenti, ke Leopold Patek la unua atentigis nin pri portempa neaŭdebleco de nia ĉiutaga programero en la interreto. La neaŭskultebleco, kaŭzita de portempaj teknikaj kialoj, nun estis solvita. Ĉi tie mi volas esprimi mian elkoran dankon al Leopold Patek. Koran dankon, Leopold Patek!

          Ĝojiga informo estas tio, ke post la kunveno, iuj esperantistoj, kiuj kvankam neniam legis nian gazeton en la pasinteco tamen volas havigi al si la gazeton, restigis al mi sajn adresojn. Kaj nia gazeto kredeble atingos ilin en baldaŭa estonteco.

                                                                     Hieraŭ          Morgaŭ