Vizitu Forumon
25-an de julio dimanĉe serena

      Mi volas komenci la hodiaŭan tagnoton per nia piedirado al la kongresejo de nia hotelo Gromada, kiu situas malproksime for de la kongresejo je ĉirkaŭ 10 km. Post ioma tempo, ni jam rimarkis, ke ni bezonas longan tempon por piedirade atingi la kongresejon. Dume patrola aŭto de la loka polico pasis. Sciante, ke ni iros por ĉeesti al la 94-a UK, la 2 policanoj en la patrola aŭto afable veturigis nin al staci-domo, de kie ni povas preni aŭtobuson n. 10 al la kongresejo. Ĝojiga renkontiĝo!

      Atinginte la kongresejon, ni vidis, ke la akceptejo estas tute homplenaj, iuj intime babilas, aliaj atendas por akiri kongresan sakon, triaj viciĝas por mendi hotelojn kaj kvaraj retumas.

       Laŭplane mi intencis spekti la Interkonan Vesperon. Sed poste mia direktoro s-ro Zhao Jianping diris al mi, ke ekde la Jokohama UK ne plu estas la Interkona Vespero de la tradicia stilo, nome Movada Foiro servas samtempe kiel la Interkona Vespero. Oh, mia Dio!

       Tempo rapide pasas! Vespere sub longa kovrita promenejo antaŭ la kongresejo iuj vigle pretiias faldfoliojn sur la tablo. Aliaj muntis standon. Kelkaj homoj serĉis la plej bonan lokon por afiŝo. Aliaj movis tablojn kaj seĝojn. Kaj tiu aktiveco ne rilatis specifan grupon. Homoj junaj kaj kor-junaj, viroj kaj virinoj, eŭropanoj, afrikanoj, azianoj, amerikanoj... Post duonhoro amaso da homoj promenis en la ĝardena koridoro, plenplena de buntaj tabloj kaj gajaj homoj, kiuj prezentas, babilas, ŝercas, indikas, klarigas... Kial tiom da agado? Temas pri la Movada Foiro, speciala evento kiu ekde la UK en Italujo en la jaro 2006 okazas dum la unua tago de la kongreso.

        En la Movada Foiro estis centoj da asocioj grandaj kaj malgrandaj: landaj asocioj, fakaj asocioj, kulturaj centroj, eldonejoj, edukaj instancoj kaj multaj aliaj. Tie ĉe la Movada Foiro senteblas la vasteco kaj varieco de nia movado.

         Nome de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, ankaŭ mi kaj mia direktoro viglis en la Movada Foiro. Ni unue prezentis serion da niaj gazetoj "Mikrofone" sur la tablo. Niaj aŭskultantoj kaj legantoj iuj post aliaj venis al nia tablo kaj babilis kun ni pri nia E-elsendo kaj nia trimestra gazeto "Mikrofone". Inter ili, iu esperantisto multe impresis min, ĉar li ĉiutage kvarfoje aŭskultas nian elsendon. Nekredeble, ĉu ne? Por mi, E-redakciano, tre ĝojas informiĝi, ke nia elsendo estas ŝatata de niaj aŭskultantoj.

         Krome, niaj legantoj ĉeloke petis niajn gazetojn kunportatajn de ni. Kaj post nelonga tempo ili estis tute disdonitaj al niaj legantoj. Videblas, ke nia E-elsendo posedas amasajn aŭskultantojn kaj nia gazeto "Mikrofone" multajn legantojn. Tie dekoj da esperantistoj, kiuj neniam ricevis nian gazeton, restigis iliajn poŝtadresojn por ke ni sendu al ili niajn gazetojn en la futuro. Enhavoriĉa tago!

                                                                  Hieraŭ                 Morgaŭ