Vizitu Forumon

23-an de julio ĵaŭde serena     

    Tempo rapide pasas! Frumatene de la sekva tago ni iros al la praga flughaveno, kie ni poste flugos al Varsovio por la 94-a UK. Kaj nia fidela aŭskultanto s-ro Jiri Patera kondukis nin al la centro de Prago kaj sindoneme servis kiel nia ĉiĉerono. Sincere dirite, s-ro Jiri Patera estas simpatia kaj helpema. Vidu, li akompanis nin ĉie en sinsevkaj 3 tagoj kaj ĉiam pretis esti je nia dispono, konsiderante nian alilandanecon. Ĉi tie bonvole permesu al mi esprimi mian elkoran dankon. Koran dankon, Jiri Patera!

     Pravas la onidiro, ke Prago estas belega urbo en Eŭropo. Konstruada stilo en Prago profunde impresas min pro tio, ke la stilo estas tute diferenca ol tiu en Pekino, ĉefurbo de mia patrujo Ĉinio. Miaopinie, Pekino havas relative pli modernajn kaj altajn konstruaĵojn, dum Prago bone konservas siajn malnovajn konstruaĵojn, kies eŭropeco estas tute freŝa por mi aziano, kiu unuafoje vizitis Eŭropon.

     Konklude dirite, "Astronomia Horloĝo" el vizitindejoj en Prago pleje impresas min. Ĉirkaŭe staras pacience amaso da turistoj el la tuta mondo, celante nur aŭdi laŭhoran sonoradon de la horloĝo kaj propraokule spekti statuojn de 12 sanktaj adeptoj de Jesuo Kristo. La 12 sanktaj adeptoj duope aperas en la malfermitaj fenestroj kiam laŭhore sonoras la horloĝo. La tute speciala vizitindejo ne mirige allogas ĉiujn vizitantojn en Prago. Se mi ĝuste memoras, mi fakte spektis "Astronomian Horloĝon" en televido antaŭ kelkaj jaroj. Ekster mia atendo, ke mi hazarde spektis tion dufoje en Prago.

      Ankaŭ menciinda estas Venceslaa rajdstatuo de Josef Václav Myslbek sur Venceslaa placo en la centro de Prago. Laŭ konigo de s-ro Jiri Patera, Venceslao, princo en la 10-a jarcento, fariĝis nacia sanktulo de Bohemio kaj Ĉeĥio pro tio, ke li, kvankam subigita al tiutempa germana imperio, alportis pacon al la popolo, kiun enuigis longtempa milito.

     Nun mi volas doni kelkajn vortojn al E-klubo, kiun ni vizitis posttagmeze, dank' al delikata plano de Jiri Patera. Tie ni nin renkontis kun Marta Ŝmidrkalolva, kiu estas la plej aĝa membro en la klubo. Nekredeble, ŝi, 88-jaraĝa, ankoraŭ aspektas vigla. Ŝi sufiĉe flue kaj klare babilis kun ni dum longa tempo. Multege min surprizas, ke la klubo fondiĝis antaŭ pli ol 100 jaroj kaj ĝiaj klubanoj regule kunvenas ĉiusemajne post la fondiĝo. Tie ni kun intereso legis libron kun elektitaj trezoraj historiaj fotoj kaj materialoj pri Esperanto. Evidente videblas el tiuj fotoj kaj materialoj, kiel pene kaj diligente laboras ĉeĥaj esperantistoj! Kiel kutime s-ino Marta Ŝmidrkalova petis al vizitantoj restigi iliajn nomojn. Do tie legiĝas jenaj nomoj Lina Chen kaj Jianping Zhao.

                                                                                                   Hieraŭ          Morgaŭ