Vizitu Forumon

Intervjuo al Roman Dobrzyński

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:09:54
(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

Laŭ vi kiun plej gravan sukceson Esperanto povas esperi dum la venontaj 50 jaroj?

       Mi povas paroli pri finaj venkoj, kiujn mi plurfoje jam vidis propraokule: mi pasigis unu jaron en Bona Espero. En tiu loko oni ne faras festparoladojn, nek kritikas la agadon de la CO de UEA, sed simple parolas; ekzemple, mi ofte parolis kun la ĝardenisto Orlando, pri lia dume farata laboro. Li konis vortojn kiujn mi eĉ ne povis konjekti, kiam li montris al mi planton aŭ laborilon, kaj tiam mi povis konsideri min finvenkisto. Simile okazis en Oomoto: mi iris en koridoroj de ilia centro en Kameoka, kaj tie mi sekvis indikilojn skribitajn en la japana kaj en Esperanto. Dank' al Esperanto, mi sukcese ĉiam trafis la serĉatan lokon; ekzemple, ŝatata loko estis la komuna banejo – tie mi sidiĝis trempita ĝis la kapo, kaj ĉirkaŭ mi estis pluraj aliaj kapoj, kiuj unu kun la alia interparolis en Esperanto.

       Mi naskiĝis en 1937, kaj ne hazarde mi naskiĝis en Varsovio. Ĝuste tiam kaj tie okazis UK honore al la 50a jara jubileo de Esperanto; mi poste lernis Esperanton en la 50aj jaroj kaj okaze de mia 50jara esperantisteco UEA honoris min kiel honoranmembron. Tiam oni petis min verki mallongan biografion: mi prezentis ĉiujn UKjn kiujn mi partoprenis: en la jaro 2005 mi partoprenis la UKn en Vilno, kaj ĝuste tiam mi aldonis "en la jaro 2009 mi partoprenIS la UKn en Bjalistoko". Tio estis kompreneble pura fantazio, sed evidentiĝis ke en Esperantujo ĉio eblas.

       Mi trovis en mia biblioteko libron kun titolo "Ora libro", eldonitan okaze de la jubilea kongreso en Varsiovio en 1937; en tiu libro, multaj eminentaj epserantistoj respondis unu solan demandon: kio okazos kun Esperanto post 50 jaroj...? Tio estus la jaro 1987. Preskaŭ ĉiuj parolis pri la fina venko, sed plej bone mi rememoras la eldiron de ĝeneralo Bastien, laŭ kiu Esperanto plej bone sukcesos se ĝi estos uzata en malvastaj kampoj, sed tutmonde, kaj ankaŭ plaĉis al mi la eldiro de la filo de Ludoviko Zamenhof Adam, laŭ kiu la vojo plej bona por atingi finan venkon estas konkeri la lernejojn.

Ĉu aperis viaj kontribuoj?

       Mi laboras en du kampoj: dokumentaj filmoj kaj libroj. Pri filmoj, laborante en la pola televido mi ofte uzis Esperanton kiel laborlingvon de miaj filmoj. Pli ol deko da tiaj filmoj, kiuj entute aŭ flanke koncernas Esperanton, estas en la arĥivo de la pola televido; la plejmulton de tiuj filmoj mi esperantigis. Sed mi ne disponas pri vasta maniero de distribuado, krom la libroservo de UEA, tiel mi tre dankas al Claude Nourmont, ke en la UK de Bjalistoko estis enprogramita ĉiutaga prezentado de miaj filmoj. Kun granda ĝojo mi konstatas, ke la seancoj okazas en plenplena salono.

      Pri libroj, kiujn mi faras en mia propra stilo, nome intervjuoj: mi eldonis antaŭ kelkaj jaroj "La Zamenhof-strato", kiu jam estas dufoje reeldonita, kaj kun mia granda surprizo jam aperis 12 diverslingvaj variantoj. Kelkaj aliaj tradukoj atendas eldonon. Alia libro estas "Bona espero".

Kaj kiuj estas viaj planoj?

       Mi ricevis novan inviton deflanke de Oomoto por pluafoje veturi tien kaj verki libron pri tiu movado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto