Vizitu Forumon

Infanoj ekskursas

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:24:11
(Raportas: François Lo Jacomo el Francio, KN 1628)

    Jam de pluraj jardekoj funkcias, paralele al la Universala Kongreso, Internacia InfanKongreseto (IIK), kie multaj infanoj retrovas malnovajn amikojn. Ĉi-jare ĝi kunigis en Eduka Centro de Supraśl, junulargastejo Bukowisko, 36 geknaboj inter 6- kaj 17-jaraj. Ili ĝuas plenan kaj riĉan programon, kun ekskursoj matene kaj ludaj kursoj pri Esperanto en la posttagmezo. Kvankam multaj bone scipovas Esperanton, estas malfacile eviti krokodiladon en grupoj de samlingvanoj. Por relative multaj el ili, IIK estas la sola okazo en la jaro praktiki Esperanton, kaj eĉ se ili ne uzas ĝin plentempe dum la semajno, ili almenaŭ progresas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto