Vizitu Forumon

Esperanto de fako al fako...

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:29:24
(Raportas: Francesco Maurelli el Britio, KN 1765)

        Faka agado estas unu el la plej gravaj agadoj por antaŭenigi Esperanton. Faka laboro en la kadro de Esperantujo helpas plivastigi la fakan vortaron kaj, konsekvence, plifortigi la eblon paroli pri ĉio en Esperanto. Aliflanke, faka agado estas esenca ero por la informa laboro. Ni prefere semu inter niaj samfakuloj (ni mem estas en la celgrupo kaj konsekvence konas ĝin) ol paroli al iu grupo ĝenerala aŭ kies ideojn ni eĉ ne ŝatas.

        Tiu estis la ĉefa mesaĝo kiu venis el la Faka Forumo, gvidita de la UEA-estrarano pri faka kaj scienca agado José Antonio Vergara: malfermiĝi al la ekstero. Fakaj asocioj ne nur havu sian jaran kunvenon dum UK, ne nur babilu inter si, sed kunlaboru kun fakaj neesperantistaj asocioj. Ili havas unikan ŝancon montri ke Esperanto funkcias por kaj per internacia kunlaborado.

        Estis aparte laŭditaj la agadoj de la vegetaranoj (TEVA) kaj de la rotarianoj (RADE). TEVA ĉeestis en la monda kaj eŭropa vegetaranaj kongresoj. Ĝi havis eblon prezenti Esperanton al la kongresanoj per budo dum la tuta semajno, du prelegoj en la kadro de la oficiala programo kaj eĉ Esperanto-kurseto. Lastan majon, TEVA estis reprezentita en konferenco de la Eŭropa Vegetarana Unuiĝo (EVU) kaj ankaŭ tie okazis prezento pri Esperanto. Plie, en la jarkunveno de EVU, TEVA partoprenis kaj voĉdonis kiel membro-asocio.

        Dum la ĉi-jara UK, ĝi organizis seminarion pri vegetarismo kaj komunan vespermanĝon. En ambaŭ eventoj aktive partoprenis neesperantistaj poloj, kiuj havis okazon ekkoni kaj aŭskulti Esperanton por la unua fojo. Pere de sekvuma interpretado, ili povis kompreni la prelegojn en Esperanto kaj povis prezenti siajn asocion kaj agadojn al la esperantistoj. RADE estas la plej malnova faka asocio de la internacia rotaria asocio kaj tre aktiva en ĝi. RADE-membroj regule partoprenas en rotariaj kongresoj kaj ofte prelegas pri Esperanto. Dum la kunveno okazis debato pri reta kunlaboro inter la asocioj kaj estis ĝojige konstati ke pluraj homoj en la publiko donas sian disponeblon por helpi en tiu ĉi grava agadkampo.

         Du tagojn poste, la subkomitato de UEA pri scienca kaj faka agado daŭrigis la laboron de la faka forumo kaj plikonkretigis la proponojn pere de rekomendoj al la komitato. Aldone al la malfermiĝo, kiun ĉiuj taksis necesa, oni emfazis la rolon de la Esperanta Vikipedio kaj invitis homojn pli kontribui en ĝi. Laborgrupo por prepari retajn adresaron kaj datumbazon estas starigota baldaŭ. Fine, prave kvankam iom svage, oni planas kontribui per la faka agado al la strategia plano de UEA. La rekomendoj estis aprobitaj hieraŭ matene dum la Komitat-kunsido. Tio estas kompreneble gratulinda, tamen ne tiom gravas la vortoj mem, sed la agado de la unuopoj. Ni ĉiuj fak-agadu!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto