Danfoss : ĉina trakto pri klimata ŝanĝiĝo altigis konfidon de resto de mondo

Henggang Publikigita: 2020-11-26 13:00:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la videa parolo en la 3a Pariza Paca Forumo ĉina prezidanto Xi Jinping faris proponon pri la verda kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo. Li diris, ke la verda ekonomio estas la epoka influo de disvolviĝo de la homaro kaj ŝlosilo por akceli renormaliĝon de tutmonda ekonomio. Ambaŭ Ĉinio kaj Eŭropo persistas en la koncepto pri verda disvolviĝo, aliĝis al la plenumo de la Pariza Interkonsento responda al klimata ŝanĝiĝo. Ĉinio altigos sian memvolan kontribuon laŭ sia propra kapablo, kaj akcelas atingon de la pinta valoro de karbona ellaso antaŭ 2030 kaj efektivigon de karbona neŭtraleco antaŭ 2060. Por plenumi la celojn, Ĉinio faros planon por plenumi detalajn projektoj. Li montris ankaŭ, ke Ĉinio volas profundigi koncernajn kunlaborojn kun Eŭropo inkluzive de Francio, okaze de la internaciaj kunvenoj pri biodiverseco, pri klimata ŝanĝiĝo kaj pri natura protektado. Lastatempe, serio da paroloj faritaj de la ĉina plej alta gvidanto pri trakto de klimata ŝanĝiĝo kaj verda kunlaboro, altigis konfidon de la tuta mondo kaj ankaŭ vekis atenton ĉe diversaj rondoj de Eŭropo. En 1996 Danfoss malfermis sian unuan fabrikon en Ĉinio. Kiel eŭropaj entreprenoj en Ĉinio, ĉi tiu kompanio ĉefe laboras pri provizado de energi-efikaj solvoj al siaj gastoj kaj donas gravecon al la konstruado de pli pura kaj bela Ĉinio. Lars Tveen, prezidanto de la ĉina firmao de la grupo Danfoss, jam longtempe laboris por la verda industrio kaj bone konas pri la ĉina merkato. Lastatempe, li akceptis intervjuon de nia raportisto kaj prezentis siajn vidpunktojn pri konstruado de verda socio de Ĉinio kaj funkciigo de la firmao en Ĉinio.

Li donis apartan atenton al la parolo de ĉina prezidanto Xi Jinping dum la ĝenerala debato de la 75a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Li diris, ke li sentis tre ĝoja depost kiam prezidanto Xi deklaris la planon de Ĉinio pri karbona neŭtraleco. Nun sub la influo de la novkronvirusa epidemio, la prevento kaj regado fariĝas la prioritata elekto en la tagordo de ĉiuj registaroj. La internacia komunumo reduktis sian atenton pri la temo de klimata ŝanĝiĝo kaj la 26a sesio de la Klimata Konferenco de la UN estis prokrastita ĝis la venonta jaro. Ĝuste tiam la ĉina registaro faris tiel grandan promeson, kio nepre altigos la konfidon pri trakto de klimata ŝanĝiĝo en la tuta mondo. Iomete antaŭ la deklaro, okazis la pinta kunveno de la gvidantoj de Ĉinio kaj la EU. La du flankoj konsentis starigi altrangan dialogon pri medio kaj klimato kaj partnerecon pri verda ekonomio. Lastatempe, la Eŭropa Komisiono deklaris la celon por redukti 55% da ellaso de sia forceja gaso ĝis 2030. La grupo Danfoss havas bonan perspektivon pri la komuna estonteco de Ĉinio kaj Eŭropo en la kampoj de karbona neŭtraleco kaj verda disvolviĝo. La kunlaboro inter la du flankoj kaj publikaj celoj de la du flankoj nepre akcelos la procezon kaj alportos novajn ŝancojn al la mondo.

Li diris, ke la kunlaboro pri verda ekonomio inter la du flanko havas vastan spacon, kiu ne nur helpas al unu la alia realigi reciprokajn celojn por trakto al klimata ŝanĝiĝo, sed ankaŭ montras direkton por resto de la mondo. La klopodoj kaj agoj de Ĉinio kaj la EU en tiu kampo havas gravan signifon por la tuta mondo. La ĉina plano pri karbona neŭtraleco antaŭ 2060 favoras al mildigo de la tendenco de klimata varmiĝo. Laŭ prognozo, ĝi helpos al la tuta mondo altigi la temperaturon de 0,2-0,3 celsiaj gradoj ĝis la fino de tiu ĉi jarcento. Samtempe, la gvida rolo de Ĉinio kaj la EU donas promeson al aliaj landoj kun grandaj ellasoj kaj antaŭenigos ilian redukton de ellaso. La donitaĵoj montris, ke la karbona ellaso de membroj de G20 okupas 80% de la totala kvanto en la tuta mondo kaj tiu de la kvar plej grandaj ekonomioj okupas pli ol duono. Sekve de la movoj de Ĉinio kaj la EU, la internacia komunumo turnos sian atenton al aliaj landoj kaj antaŭenigos iliajn agojn.

Dum longperioda laboro pri regiona centra hejtado kaj transfaka kuplo, la grupo Danfoss jam akiris riĉajn spertojn pri verda transformiĝo. Lars diris, ke la verda transformo de tradiciaj industrioj estas granda demando. Ĉinio devas tuj fari movojn por elimini karban uzadon kaj klopodi por antaŭigo de la pinta valoro de karbona ellaso laŭ la fiksa tempo kaj efektivigo de disvolviĝo de ellasa nuligo. Ekzemple en la metalurgia urbo Benxi, la resta varmo dum la metalurgia procezo de la industrio estis transformita al resurso por centra hejtado en kovritaj regionoj. post transformado, la hejta sistemo de la urbo en vintro stabiliĝis, la komforteco de la loĝantoj ankaŭ multe altiĝis kaj la konsumo reduktis 26 500 tunoj da karboj ĉiujare. Tio signifas, ke la ellaso de karbona dioksido reduktis 69 000 tunojn kaj ankaŭ multe malkreskis la ellaso de sulfura kaj nitrogena dioksido. Aldonite, ke la enspezo de entreprenoj pri hejta provizo turnis sian kresko el negativa al pozitiva en la unua jaro kaj atingis ĉirkaŭ 730 000 da usonaj dolaroj en la sekva jaro.

La verda transformiĝo estas komuna respondeco kaj publika devo de la tuta socio, inkluzive de registaroj, organizoj, entreprenoj kaj ĉiuj homoj. Ĉiuj devas laŭ sia kapablo fari kontribuon al la procezo, precipe en la kampoj koncernaj al siaj fakoj. Sub la klopodoj de tiuj kaj sekvaj generacioj, la homaro nepre eniris pli puran kaj belan epokon.

Dividu