Vizitu Forumon


Saluton! Mi nomiĝas Fabjo Montejro, mi naskiĝis kaj loĝas en Brazilo. Mi estas profesia ĵurnalisto, kaj jam laboradis ĉe radistacio, TV-stacio, paperaj ĵurnaloj kaj interreto. Cetere mi ekkonis Esperanton ĉar iam mi devis pretigi TV-raporton pri ĝi...

Saluton! Estu bonvena al mia blogo! Hieraŭ mi alvenis al Ĉinio post longa kaj laciga vojaĝo el Brazilo! Per mia unua foto en Shanghai mi inaŭguras mian blogon. Ĝis tre baldaŭ.

Hodiaŭ ni havis sufiĉe interesan tagon! Inter diversaj aktivaĵoj, mi ŝatus substreki la koncerton de Sepa Kaj Asorti dum la KLF (Kultur-lingva Festivalo)! La Esperanta familio estas treege mojosa kaj talenta! Ĉi tiu foto estis farita tuj post la koncerto.

Fabjo M.

Hodiaŭ matene ni rigardis belegan panoramon de la urbo Hangzhou. Ni supreniris monteton kaj sur ĝia pinto oni trovis specon de rigardejo, de kie eblas rigardi la urbon kaj la okcidentan lagon. Treege belan peizaĝon! Ĉi tiu foto estis farita en tiu koncerna ejo.

Fabjo M.

SkizoRegulojFilmojFilmfestivalo
Dezajnas: Ĝoja kaj Xu Guohua
Produktas: Qin Lei kaj Ĝoja