Vizitu Forumon
Kiel nia lingvo Esperanto, teo povas roli kiel perilo por amo kaj geedziĝo. Bonvolu rakonti per filmeto pri teo kaj amo, vi havos ŝancon senpage vojaĝi al Ĉinio.

 

Foje diris Julio Baghy: "Amo kreas pacon, paco konservas humanecon, kaj humaneco estas la plej alta idealismo." Amo estas la kerno de nia lingvo Esperanto. Kaj Teo, kiun trinkas ĉiutage du trionoj de la monda loĝantaro, estas la magia trinkaĵo, kiu vekas energion kaj iniciatas la vivmanieron de paco kaj amo. Tion celas ankaŭ nia lingvo Esperanto. Do, aliĝu! Rakontu pri teo kaj amo per mallongaj filmoj! Ni estas pretaj gastigi vin en Ĉinio!

v Dek unuaj premioj: 10 reprezentantoj de filmfarantoj de la 10 premiotaj filmoj senpage 5-tage vojaĝos al Ĉinio kaj partoprenos en Esperanto-Filmfestivalo, kiu okazos aprile, 2015.
Ni pagos veturkoston, loĝadon kaj nutraĵon de la 10 personoj, kiuj reprezentas la filmfarantojn de la 10 premiotaj filmoj dum la festivalo, se al la filmfestivalo partoprenos aliaj filmfarantoj de la premiotaj filmoj, ni nur pagos nutraĵon kaj loĝadon dum la festivalo (5 tagoj).
v Dek duaj: Atestilo kaj premi-donaco
v Dek triaj: Atestilo kaj premi-donaco
v Filmeto plej ŝatata de retanoj (dek): Atestilo kaj premi-donaco
v Anonco de la rezulto de la konkurso okazos en Esperanto-Filmfestivalo, aprile, 2015, Ĉinio.
v La rezulto de la konkurso estos publikigita en la retejo de Ĉina Radio Internacia: https://esperanto.cri.cn/filme/(esperante)
https://esperanto.cri.cn/filmc/ (ĉine)
v Partoprenos ĉiuj!
Amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, amaskomunikilistoj, studentoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo
v La aliĝo al la konkurso estas senpaga
v Limdato estas la 30a de Novembro 2014 laŭ la pekina tempo
v Ĉiu filmo devas rilati al la temo "Teo kaj Amo", teo kaj amo devas esti ligitaj
v Ĉiu filmo estu minimume 2 kaj maksimume 10 minutojn longa
v La filmo estu en la formato MP4
v Estas permesataj desegnofilmoj, muzikfilmoj, dokumentaj filmoj, teatraj filmoj kaj iuj aliaj
v Uzeblas iu ajn aparato por filmado, ekz. poŝtelefono, filmkamerao kaj (iu alia) similaj
v Ĉiu lingvo de la mondo povas esti uzata
Se la filmo estos farita ne en Esperanto, la filmfarantoj sin turnu al sia loka aŭ nacia Esperanto-asocio, aŭ al Ĉina Radio Internacia, por ke la filmo estu esperantigata subtitole.
v Filmfarantoj ne aldonu subtitolon, nur skribu subtitolon en la aliĝilo
v La partoprenanto estas la persono, kies nomo estas enskribita en la aliĝilo.
v Se estas filmgrupo, unu reprezetanto el ĝi anoncu sin en la aliĝilo.
v La konkursaĵo kaj la aliĝilo estu sendita al

   A  la retpoŝto 1150158647@qq.comfilmkonkurso2014@163.com
   B  la durdisko de servilo ftp.cri.com.cn
        Bonvolu malfermi iun ajn dokument-pakaĵon en via komputilo kaj skribi ftp.cri.com.cn en la adresa kampo.
        Tiam aperas dialogujo, kaj tie vi enmetu la   nomon espradioup kaj la sekretan kodon criesp.
        Post tio vi sendu la aliĝilon kaj la filmon
   C  Youtube
       Publikigu la filmon en Toutube, skribu en aliĝilo la retadreson 
       kaj sendu la aliĝilon al la retpoŝtadreso 1150158647@qq.com   filmkonkurso2014@163.com

v La partopreno en la konkurso signifas komprenon kaj akcepton de ĉiuj punktoj de ĉi tiu regularo
v Demandoj rilataj al la konkurso estu senditaj al
   A   la retpoŝto          amo@cri.com.cn
   B   Skype                esperanto.film
        Facebook          espradio@cri.com.cn
   C  telefone             0086-10-68891795
v Elŝuti la Regularon kaj Aliĝilon
v Juĝo konsistas el Aljuĝo de ĵurio kaj Interreta Voĉdonado
v Aljuĝo de ĵurio:Naskiĝo de dek unuaj premioj, dek duaj kaj dek triaj
   A  Unuan juĝadon respondecas Ĉina Film-Artista Asocio
   B  Finan juĝadon respondecas la ĵurio, konsistanta el Mark Fettes, prezidanto de UEA, kaj fakuloj el kampoj de tekulturo kaj filmfarado.
v Interreta Voĉdonado: Filmeto plej ŝatata de retanoj (dek)
   A  Por la premio de publiko, la publiko voĉdonos por sia plej ŝatata filmo en la retejo, sen difinita kriterio.
   B  La voĉdonanto devas liveri necesajn informojn por okaze ricevi donaceton. 
       Dum la voĉdonado naskiĝos almenaŭ unu gajnanto de donaceto unusemajne.
   C  La voĉdonado daŭros de januaro ĝis marto,2015.
v Jura traktado de la rezulto ne eblas. Se Ĉina Radio Internacia ne ricevos sufiĉe multajn filmetojn, ĝi rezervas al si la rajton, nuligi iun premion.

Mark Fettes
(Kanado)

LEE Jungkee
(Sud-Korieo)

Huang Yazhou
(Ĉinio)

Wang Xingdong
(Ĉinio)

Wang Chongxiao
(Ĉinio)

Zhang Weihua
(Ĉinio)

Wang Xufeng
(Ĉinio)
Organizantoj
Subtenantoj
  • Ĉina Internacia Te-Kultura Instituto
  • Monda Film-Unio
  • Aŭspiciantoj
    • Universala Esperanto-Asocio
    • Ĉina Teo-Scienca Societo
    • Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia
    • Ĉina Film-Literatura Asocio
    • Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato
    • Zhejiang-a Filmista Asocio
    • Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon
    • Mark-Akcela Asocio
    Asistantoj
    • Zhejiang-a Filmista Asocio
    • Akademio Kultura sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato
    • Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon
    Dezajnas: Ĝoja kaj Xu Guohua
    Produktas: Qin Lei kaj Ĝoja