Kvar principoj por Ĉinio kaj EU antaŭenigos duflankajn rilatojn al nova alto

Henggang Publikigita: 2020-09-16 14:05:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kunprezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) lunde vespere en Pekino per videoligo kun germana ĉefministro Angela Merkel, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen. Xi proponis kvar principojn por Ĉinio kaj la EU, ke Ĉinio kaj la EU devas subteni pacan kunekziston, daŭrigi malfermon kaj kunlaboron, insisti pri multflankismo, kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon. La principoj montris direkton kaj gvidadon por konstruado de pli altnivela ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU. La du flankoj akiris serion da efektivaj rezultoj pri kunlaboro, kiuj donas firman signalon de la du flankoj por subteni multflankecon kaj liberan komercon kaj aldonas movforton al renormaliĝo de la tuta mondo.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. La eksplodo de la epidemio ne malhelpis altnivelajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj la EU. Antaŭ du monatoj, dum renkontiĝo kun Michel kaj Von der Leyen, Xi asertis, ke Ĉinio kaj la EU devas esti du fortoj por konservi tutmondan pacon kaj stabilon, du merkatoj por antaŭenigi tutmondan prosperon kaj du civilizacioj por persisti en multflankeco kaj perfektigi tutmondan regadon. En tiu ĉi renkontiĝo, la kvar principoj refoje daŭrigis kaj riĉigis la serion da konkludoj de Xi pri la du flankaj rilatoj.

Xi diris, “Ju pli firma estas paca kunekzisto inter Ĉinio kaj la EU, des pli certaj estas paco kaj prospero de la mondo.” Tio asertis fumdamenton kaj signifon de disvolviĝo de la du flankaj rilatoj. Nun iuj okcidentaj politikistoj intencas provoki ideologian antagonismon en internaciaj aferoj por turni internajn atentojn kaj eĉ eligi kriegojn de nova malvarma milito, kio alportas minacon al la monda paco. Thorsten Jelinek, direktoro de la insitituto Taihe en Eŭropo, diris, ke nur kunlaboro povas konservi pacon kaj disvolviĝon, kio konformas al komunaj interesoj de Ĉinio kaj Eŭropo.

Kiel du grandaj merkatoj persistantaj en malfermo kaj kunlaboro, Ĉinio kaj la EU sendube ludas dumotoran rolon en antaŭenigo de renormaliĝo de la monda ekonomio. Post eksplodo de la epidemio, Ĉinio kaj aliaj landoj kiaj Germanio kaj Francio starigis liberan pasejon de homaj interŝanĝoj, kio forte konservis stabiligon de la produktaj kaj provizaj ĉenoj de la tuta mondo. En la dua trimestro Ĉinio unuafoje fariĝis la plej granda eksporta celloko de Germanio anstataŭ Usono.

La efektivaj fruktoj kaj konsentoj de la kunveno rompis intencojn de eksteraj fortoj malfavorajn al kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU, kaj aldonis movforton kaj vastigis kampojn por la estonta kunlaboro. La novaĵa retejo Politico diris, ke por la duflankaj komercaj rilatoj kun supera mezuro, la interkonsento pri investo inter la duflankoj estos kontinua donaco. Multaj eŭropaj entreprenoj en Ĉinio opinias ankaŭ, ke la fortigo de la duflankaj kunlaboro donas konfidon al investantoj.

La du flankoj konsentis, ke Ĉinio kaj la EU pliigos kunordigon pri makroekonomiaj politikoj, kunlaboron pri esploro kaj produktado de akcinoj, kaj pozitive disvolvos tripartian kunlaboron. Tio markis, ke la du fortoj havas grandan poticialon en fortigo de multflanka kunlaboro kaj pliigos forton por konservi multflankecon.

Dividu