Malhelpi unuflankisman kontraŭfluon per firma multflankeco

Henggang Publikigita: 2020-09-17 19:37:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fronte al la multoblaj defioj de disvastigo de la pandemio, leviĝo de unuflankismo, komerca protekto kaj aliaj, kien iros la homa komunumo? La 75a sesio de Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj inaŭgurita per videoligo en la 15a de septembro donas la respondojn. La ĝenerala sekretario de la organizo Antonio Guterres kaj la prezidanto de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo asertis, ke fronte al tiuj defioj, la internacia konumumo devas pli firme defendi la multflankecon, batali kontraŭ unuflankismo kaj doni konfidon al la Unuiĝintaj Nacioj.

Ĝuste en la sama tago la tribunalo de la Monda Organizo pri Komerco faris decidon, ke estas kontraŭleĝa la doganimposta kolektado de la usona registaro kun la sumo de 200 miliardoj da usonaj dolaroj super ĉinaj produktaĵoj. La publikaj opinioj donis aprobon al tio, ke la objektiva kaj justa decido estas forta repago de multflankeco kontraŭ unuflankismo.

La multflankeco estas la komuna elekto de la homaro, fundamento de la nuna internacia ordo, kaj grava garantio de paco kaj disvolviĝo de ĉiuj landoj post spertado de ĉiaj katastrofoj en la historio. La UN en la pasintaj 75 jaroj depost sia fondiĝo ĉiam donis gravecon al paco, disvolviĝo, justeco de la mondo. Ĝi starigis kaj pragtikis mekanismon pri kolektiva sekureco por eviti novan mondan militon, antaŭenigi mordernigon de kelkaj miliardoj da homoj kaj multaj evoluantaj landoj, kaj persisti en egaleco de ĉiuj landoj grandaj aŭ malgrandaj kaj komuna regado pri tutmondaj aferoj. Oni povas diris, ke la inernacia sistemo kun la UN ĉe la kerno kaj ordo kun fundamento de la internaciaj leĝoj.

En la lastaj jaroj, sub manipulado de politikistoj, kiuj konvertiĝas al prioritatiĝo de Usono, la unuflankismo kaj protektismo de Vaŝintono senskrupule malobservis multflankan kunlaboron kaj kaŭzis vundiĝon al la Monda Organizo pri Komerco, Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, Unesko kaj aliaj agentejoj kaj ankaŭ faris grandan provokon al gravaj internaciaj konsentoj, inkluzive de la Interkonsento en Parizo, interkonsento pri la nuklea demando de Irano kaj aliaj. La usonaj agoj jam metis ĝin sur la oponan flankon de la resto de la tuta mondo kaj donis negativan influon al la 75a datreveno de la UN.

Fronte al la unuflankismo kaj hegemonio, la defendo de la multflankeco estas pli urĝa kaj grava, tiel la mondo bezonas pli fortajn UN. Ĉiuj membroj de la organizo devas kune klopodi por konstrui unuecan frontlinion, batali kontraŭ agoj, kiuj detruas la internacian ordon kaj tretas la internaciajn regulojn. Kiel plej granda evoluanta lando kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio ĉiam donis gravecon kaj firman subtenon al la multflankeco. Laŭ la Pozicia Dokumento de la Ĉina Popola Respubliko pri la 75a Datreveno de la UN, Ĉinio kiel potenca lando plu plenumos respondecon, ludos propran rolon kaj faros kontribuon por liveri pli da publika produkto por la mondo, konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco kaj aldoni forton al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Dividu