Ĉinio kontribuis al UN per sia saĝo en pasintaj 75 jaroj

Yu Publikigita: 2020-09-17 20:17:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tiu ĉi jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la UN. Itala komentisto Piero Cellarosi lastatempe verkis artikolon, dirante, ke en la pasintaj 75 jaroj, la UN ĉiam sekvis la celon kaj principon konservi internaciajn pacon kaj sekurecon kaj disvolvi amikajn rilatojn surbaze de la principo respekti egalajn rilatojn kaj sendependan decidon de popoloj en ĉiuj landoj, kaj rekomendis kaj antaŭenigis internacian kunlaboron por solvi ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj humanitarajn demandojn de la internacia komunumo.

Cellarosi diris en sia artikolo, ke oni povas facile rimarki, ke Ĉinio ludis pli kaj pli gravan rolon sur la internacia tereno en la pasintaj jaroj, precipe de post la enoficiĝo de Xi Jinping kiel ĉina prezidanto en marto 2013. Ĉinio estis la lando inter la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, kiu sendis plej multajn soldatojn kaj liveris plej grandan sumon da mono al la packonservaj agadoj de la UN. Ĝia kontribuo okupis ĉirkaŭ 15,22% de la totala packonserva buĝeto de la UN en la lasta jaro. De post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton Zono kaj Vojo en 2013, Ĉinio fariĝis unu el la ĉefaj akcelantoj de tutmondiĝo.

Cellarosi diris, ke la rimarkindaj atingoj de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj vekis vastan atenton de la internacia komunumo. Nun Ĉinio estas ne nur la dua plej granda ekonomio de la mondo, sed ankaŭ grava motoro de la monda ekonomio. Krome, ĝi atingis gradan sukceson ankaŭ en la elimino de malriĉeco, kaj daŭre antaŭenpuŝis la aferon de homaj rajtoj precipe en la kampoj de ekonomio, socio kaj kulturo.

Dividu