Interkonsento de investado inter Ĉinio kaj EU probable estos proksima al ĝia plenumado

Publikigita: 2020-11-17 11:19:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas plenumi la interkonsenton de investado antaŭ la fino de 2020. Tio estas celo difinita de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio dum renkontiĝo en septembro ĉijare. Nun restas pli ol 40 tagoj, ambaŭ flankoj tutforte laboras por tio. Lastatempe amaskomunikiloj raportis, ke la du flankoj faris intertraktadon pri dokumentoj kaj listoj. Sub tia situacio, ĵus subskribita Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) sendube aldonas novan forton al la intertraktado pri la interkonsento de investado inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Plej granda liberkomerca regiono de la mondo

La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kaj la interkonsento de investado inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio havas malsaman karakteron. La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) fokusiĝas al libera komerco en la azi-pacifika regiono, kaj la interkonsento de investado inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio akcentas aliron kaj eniri-permeson de merkatoj de la du flankoj. Kompreneble ambaŭ povas kontribui forton al la monda ekonomio, kaj tio estas tre valora, precipe en la speciala momento, kiam la kronvirusa epidemio kontinue disvastiĝas kaj ekonomia tutmondiĝo suferis malvenkon. Ĉio ĉi montris, ke kun koncepto de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro, la mondo povas havi pli belan estontecon.

Danke al subskribo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP), naskiĝis plej granda liberkomerca regiono kovranta ĉirkaŭ 30% de la tutmonda loĝantaro kaj produktovaloro. Talentuloj Peter A Petri kaj Michael Plummer el Brookings-Instituto analizis en la artikolo “Ĉinio probable malhelpos disfalon de tutmonda ekonomia kunlaboro”, ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) povas esti glate efektivigita, ĉar Ĉinio ĉiam pacience partoprenis en la intertraktado kun la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kiel la kerno, kvankam la intertraktado estas malkvieta kaj komplika dum 8 jaroj. Kaj tio estas spiritoj de komuna konsiliĝo kaj kundivido, kiuj estas bezonataj por internacia ekonomia regado. Faktoj pruvis, ke subskribo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas venko de multflankismo kaj libera komerco.

Artikolo “Ĉinio probable malhelpos disfalon de tutmonda ekonomia kunlaboro”


Pro la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP), ne nur 15 ekonomioj de la regiono, sed ankaŭ aliaj regionoj, kiuj havas striktajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun la regiono, povas esti favorataj. Ekzemple en multaj landoj de la regiono, prilaborado ludas gravan rolon en ilia ekonomia sistemo, kaj komerco de duonpretaj produktoj okupas grandan proporcion. La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) celas, ke varoj kaj kapitalo povas esti glate fluitaj en la regiono same kiel en unu ekonomio. Tiel doganaj tarifoj aldonitaj al varoj pro multfoja translandlima konsumo povas esti grandmezure malaltigitaj, kaj tiel reduktiĝas prezo de vendataj varoj. Cent milionoj da konsumantoj profitos de la bonaĵo.

Por kundividi gigantan oportunon kreitan de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) en la azi-pacifika regiono, EU devas kiel eble plej frue subskribi la interkonsenton de investado inter Ĉinio kaj la EU. Post subskribo de la interkonsento, investantoj el Ĉinio kaj Eŭropo akiros pli favoran merkatan eniri-permeson. Kaj tio estas nur la unua paŝo por striktigi ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj la EU. Zhou Lihong, prezidanto de Ĉambro de Komerco inter EU kaj Ĉinio, esperas, ke sekve de la interkonsento de investado de la du flankoj, la intertraktado pri interkonsento de liberkomerca regiono povas esti metita en tagordon, kio kreos grandegan prosperon de vasta regiono de Pacifiko al la orienta bordo de Atlantiko.

Dividu