Kompanioj de EU kaj Ĉinio profitos de disvolviĝo de duflanka komerco

Henggang Published: 2021-02-25 20:12:26
Comment
Share
Share this with Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Multaj kompanioj de la Eŭropa Unio (EU) kaj Ĉinio ĝojis vidi prosperiĝon de dudirekta komerco inter la EU kaj Ĉinio en 2020. La donitaĵoj pri eksterlanda komerco, lunde publikigitaj de Eurostat, la statistika servo de la Eŭropa Unio, montris, ke la varkomerco inter 27 membroj de la EU kaj Ĉinio efektivigis ambaŭflankan kreskon dum epidemio en 2020. Ĉinio unuafoje fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU anstataŭ Usono. Laŭ la donitaĵoj, en 2020 la EU importis varojn kun valoro je 383,5 miliardoj da eŭroj, kreskante je 5,6% kompare kun la pasinta jaro kaj ĝi eksportis varojn kun valoro je 202,5 miliardoj da eŭroj, kreskante je 2,2% kompare kun la pasinta jaro. Laŭ statistiko, inter la antaŭaj dek varkomercaj partneroj de la EU, Ĉinio estas la sola, kiu efektivigis dudirektan kreskon de komerco.

Sub la ĝenerala malaltiĝo de la tutmonda komerco meze de la ankoraŭ furioza pandemio, la dinamika kresko en la komerco inter Ĉinio kaj EU ja povas esti konsiderata kiel malfacile gajnita venko, kiu precipe venas el la fortika kunlaboro de la du flankoj por prevento kaj regado de la pandemio COVID-19.

La 10an de februaro la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolviĝo diris en sia trimestra Perspektivo pri Tutmonda Komerco, ke la tutmonda komerco en 2020 falis je ĉirkaŭ 9 procentoj kompare kun tiu de la pasinta jaro.

“Eŭropaj kompanioj, precipe de aŭtomobila industrio kaj luksa industrio, profitas nuntempe de la renormaliĝo de la ĉina merkato,” diris Jost Wuebbeke, direktoro de berlina konsultejo de Sinolytics, kiu laboras pri aferoj rilataj kun Ĉinio, precipe fokusiĝas pri teknologia kaj cifereca transformo de Ĉinio.

Laŭ lia opinio, estas du tendencoj por la kontinuigebla disvolviĝo de la komerca volumeno. Li diris, ke unuflanke, la resaniĝo de Ĉinio en la dua trimestro de 2020 kreis stabilan postulon de eŭropaj produktoj, precipe en aŭtomobilaj kaj luksaj varoj. Aliflanke, la longigita blokado en Eŭropo kreis grandan postulon pri elektronikaĵoj, distraĵoj, prisanaj varoj, multaj el kiuj estis fabrikitaj en Ĉinio.

Ĉinio restas grava celo por germanaj eksportistoj de maŝinoj, veturiloj kaj aŭtomobilaj fakoj, elektronikaj aparatoj kaj kemiaĵoj. Wuebbeke kredis, ke la potenciala kresko de la ĉina merkato estas ankoraŭ grandega.

“Komerco estas fonto de ekonomia kresko,” komentis Claudia Vernotti, kunfondinto kaj direktoro de la Ĉina-Eŭropa Forumo por Akceli Komercan Kunlaboron en Cifereca Procezo kaj Altteknologia Kampo de Eŭropaj kaj Ĉinaj Kompanioj. "Ĉar ĉefaj eŭropaj landoj eniris en serion da sinsekva blokado, eŭropanoj povus fidi pri Ĉinio por livero de elektronikaj kaj prisanaj varoj," ŝi rimarkis. "Por ke la postulo kreskos tutmonde, tio, kio urĝe bezonas, estas la reveno al normalaj ekonomioj, kio povas esti garantiita nur per vasta kaj rapida distribuo de vakcinoj tra la tuta mondo," diris Vernotti.

Hanna Lauren, direktoro pri komerca politiko sub la Konfederacio de Finnaj Industrioj, diris, ke la informoj pri kreskantaj komercaj volumenoj inter EU kaj Ĉinio estis atendataj, ĉar la ĉina ekonomio rapide resaniĝis de la pandemio COVID-19, kaj ĝia merkato ellasis grandan internan postulon pri eŭropaj varoj en la lando. Samtempe Eŭropo importis grandan kvanton de ĉinaj sansektoraj provizoj por batali kontraŭ la pandemio.

Ĉinio estis la sola ĉefa ekonomio en la mondo, kiu registris 2,3-procentan kreskon de malneta enlanda produkto en 2020, kaj la tutmonda ekonomio suferis kuntiriĝon de ĉirkaŭ 3,5 procentoj, laŭ la Internacia Mona Fonduso.

Serba ekonomikisto Goran Nikolic skribis en sia artikolo por la retejo de publika dissendanto RTS de Serbio, "Ĉinio fariĝis la plej granda eksporta merkato por la EU dum 2020, kaj fine de 2020, aldona subteno estis la fino de intertraktadoj de la Ampleksa Interkonsento pri Investo kun la EU, spite al malhelpo el Vaŝingtono. " Nikolic diris, ke ĉi tiu interkonsento atendas plu striktigi la jam fortan kunlaboron inter la du ekonomiaj gigantoj.

Bernard Dewit, prezidanto de la Belga-Ĉina Komerca Ĉambro, komentis, ke ĉi tiuj kuraĝigaj evoluoj montris gravecon daŭrigi la impeton.

"Ni devas daŭre teni fortan komercan rilaton kun Ĉinio," diris Dewit. Ĉinio estas kreskanta ekonomio de la mondo, kaj tio konformas al la intereso de la EU kaj la eŭropaj kompanioj kaj ili kreos striktajn komercajn rilatojn kun Ĉinio."

La fino de sep jaroj da intertraktado por la Ampleksa Interkonsento pri Investo en decembro donis plian kaj gravan akcelon al ekonomio. Dewit priskribis la interkonsenton kiel "grandan paŝon antaŭen", ke la kompromiso atingita inter la du flankoj estas bona signo, kompreneble la projekto de dokumento ankoraŭ devas esti aprobita de la Eŭropa Parlamento kaj la naciaj leĝdonaj periodoj de la membroj de la EU.

Dewit diris, ke necesas, ke la du plej grandaj merkatoj de la mondo, Ĉinio kun 1.4 miliardoj da loĝantoj kaj la EU kun 27 membroj kaj 450 milionoj da loĝantoj, klopodu plibonigi siajn ekonomiajn ligojn.

Fortaj komercaj transakcioj inter Ĉinio kaj la EU pasintjare montris fortan fortikecon kaj grandan potencialon en duflanka ekonomia partnereco, malgraŭ sufero pro la ruiniga pandemio kaj ŝanceliĝanta tutmonda ekonomio.

Laŭ Eurostat, Ĉinio jam fariĝis la ĉefa komerca partnero de la EU anstataŭ Usono pasintjare, kaj ambaŭ flankoj ankaŭ vidis konsiderindan kreskon de eksportado al reciprokaj merkatoj.

Konsiderante la malpliiĝantan ĝeneralan tutmondan komercon meze de la ankoraŭ furioza pandemio, dinamikaj komercaj ligoj inter Ĉinio kaj EU estas ja malfacile gajnitaj. La daŭra kresko de komerco estas parte rezulto de fortika kunlaboro inter Pekino kaj Bruselo por batali kontraŭ la pandemio COVID-19.

Por venki la mortigan patogenon, Ĉinio kaj landoj de la EU ekspluatis la solidarecon, ofertante unu la alian medicinajn provizaĵojn, kaj dividante spertojn pri disvolvo de vakcinoj, klinika kuracado kaj translima administrado. Samtempe, la vigla dudirekta komerco profitas de la forta ekonomia komplemento inter la du flankoj. Ĉi tio povas klarigi, kial la ĉina-eŭropa vartrajna servo plu kuradas trans la eŭr-azia landamaso meze de la pandemio.

La pasinta jaro registris 12 406 ĉin-eŭropajn vartrajnajn vojaĝojn kun kresko je pli ol 50% ol 2019. La trajnaj vojaĝoj atingis 1 165 en januaro kun kresko je pli ol 66% jare. En ĉi tiu kriza momento, nuntempa transregiona kamela floto ludis nemalhaveblan rolon por konservi impeton por duflankaj komercaj agadoj kaj certigi stabilan provizon de varoj en Ĉinio, Eŭropo kaj aliaj landoj.

La rapida revigliĝo de la ĉina ekonomio ankaŭ estas ŝlosila faktoro, kial multaj eŭropaj firmaoj daŭre fidas pri la ĉina merkato kaj vastigas sian investon al la alia duono de la mondo. Pasintjare, tiaj eŭropaj entreprenoj kiel BMW, Daimler kaj Siemens pligrandigis investajn kaj produktajn kapablojn en Ĉinio. En 2020, Airbus liveris 99 komercajn aviadilojn al Ĉinio, reprezentante 17,5% de siaj jaraj tutmondaj liveroj, precipe, en la kvara trimestro, la proporcio de Ĉinio pliiĝis al 25% de la tutmondaj liveroj de la eŭropa aviadila industrio.

La rezistema ekonomia partnereco inter Ĉinio kaj EU ankaŭ ekvidis eĉ pli brilan estontecon por duflanka ekonomia kunlaboro.

En 2020, Ĉinio kaj EU finis la intertraktadojn pri la Ampleksa Interkonsento pri Investo kaj subskribis interkonsenton pri geografiaj indikoj. La du flankoj ankaŭ decidis konstrui partnerecojn por verda kaj cifereca kunlaboro. Tiuj interkonsentoj en la venontaj monatoj kaj jaroj kreos pli da komercaj ŝancoj kaj helpos al kompanioj de ambaŭ flankoj plu ekspluati potencialon en la merkatoj de unu la alia.

Ĉinio daŭre plivastigos malfermon kaj ebenigos sian enlandan regadon, kreante pli grandajn ŝancojn kaj pli favoran investan medion por ĉiuj landoj tutmonde, inkluzive de membroj de la EU. La vigla duflanka komerca kaj ekonomia partnereco refoje pruvis, ke kiam la du flankoj restos ĉe reciproke profita kunlaboro, ili estos rekompencitaj bonaspekte eĉ en malfacilaj tagoj.

Rigardante la estontecon, Ĉinio kaj la EU daŭre tenos siajn manojn kune kaj celos antaŭenigi kungajnan kunlaboron en pragmata maniero, kaj ili rikoltos eĉ pli ricajn fruktojn.

Related stories

Share this story on