Malsamaj haŭtkoloroj sub justica “justeco”

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-25 20:30:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En Usono la akuzito Kyle Rittenhouse, kiu ŝarĝis sin per du vivoj en la pafmortigo okazinta en la urbo Kenosha, estis deklarita de juĝejo al liberiĝo. Tiu deklaro tuj elvokis grandegan disputon. La homrajta organizaĵo de afrikodevenaj usonanoj, National Association for the Advancement of Colored People(NAACP), diris, ke tiu verdikto estas “moko al tiuj kiuj perdis sian vivon”. Familiano de la grave vundita negro Jacob Blake, kiu estis sepfoje pafita de policano, diris, ke “vi povas en tiu verdikto flari nesenteblan rasismon de la justica sistemo kaj la polica sistemo”.

Aŭguste de 2020, 17-jara Rittenhouse hastis el alia loko al Kenosha, kaj tie li sinsekve pafis en manifestacio kontraŭ rasismo. Du homoj estis pafmortigitaj kaj unu grave vundita. Poste li levis siajn manojn irante al policanoj, sed okazis neimagebla sceno, ke tiutempe policanoj ne arestis lin, anstatŭe lasis lin forkuri al Ilinojso.

Kontraste al tio, la usona polico havas severan sintenon kontraŭ negraj krimsuspektatoj. Aŭguste de 2020, 29-jara negra Jacob Blake estis sepfoje pafita sur la dorson, de blanka policano en Kenosha. Tiam liaj tri infanoj sidis en la aŭto kaj vidis la teruran spektaklon. La evento vekis surloke grandmezuran manifestacion, ĝuste en kiu Rittenhouse pafis viktimojn. Jen tiel pli granda tragedio okazis.

Dividu