Nenia forto povas skui tiun ĉi imponan arbegon de ĉina-afrika kunlaboro

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-27 16:24:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“’Ĉina puto’ estas donaco por savi vivon,” tiel diris Lubkos Marira, parlamentano de zimbabva regiono al kiu apartenas la vilaĝo Rumene. Pro longtempa manko de akvo multajn membrojn de la vilaĝo Rumene atakis ĥolero kaj aliaj malsanoj. Aŭguste de la kuranta jaro la situacio tamen ŝanĝiĝis. Puto helpe konstruita de la ĉina registaro multe plibonigis la ĉi-tieajn higienajn kondiĉojn, la vilaĝanoj ne plu malsaniĝis de manko de akvo. De 2012 ĝis nun, la ĉina registaro jam helpkonstruis por Zimbabvo 1 000 putojn, de kiuj profitis pli ol 400 mil lokanoj.

En tiuj etaj putoj rebrilas la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko, firmiĝanta kun la paso de tempo. Tio ne estas malkomprenebla, en raporto farita de fama sondopinia institucio afrika la influpovo de Ĉinio en Afriko vicigas sin en la unua loko. Tiu “unua loko” venas ne nur de la kunlaborado kaj kunekzistado de Ĉinio kaj Afriko dum pli ol duonjarcento, sed ankaŭ de la ĝusta intereskoncepto de “sincereco kaj proksimeco”, kiun konstante tenas Ĉinio, kaj per kiu Ĉinio faras komunikadon kun Afriko. Tio estas viva priskribo pri la sortkomunumo al Ĉinio kaj Afriko.

La 26an de novembro la ĉina registaro eldonis la blankan libron “Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en la nova epoko”, kiu amplekse retrorigardas la abundajn rezultojn de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Ni prenu kiel ekzemplon la batalon kontraŭ la pandemio. En la malfacila momento kontraŭbatali la pandemion, iuj afrikaj landoj, kvankam ne riĉaj, tamen aktive donacis al Ĉinio monon kaj materialojn. Post kiam en Afriko aperis la malsano, Ĉinio en la unua tempo urĝe liveris helpon al Afriko. Ĝis nun Ĉinio jam proponigis al Afriko proksimume 200 milionojn da vakcinaj dozoj, kaj krome, por atingi la plenan kovron de la batalo kontraŭ KOVIM-19 en Afriko, Ĉinio proklamis senigi 15 afrikajn landojn je la ŝuldo de senintereza prunto ĝis la fino de 2020.

Post paso de pliaj tagoj nova ministronivela kunveno kadre de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko okazos en Senegalo. Laŭ la informo jam malfermita, Ĉinio proklamos esencajn elpaŝojn kunlabori kun Afriko en la tri venontaj jaroj, kaj la du partioj planos estontecan direkton por siaj rilatoj. Tio nepre alportos pli da gajnosento al la duflankaj popoloj.

La interligiteco de Ĉinio kaj Afriko ne elkreskis en unu tago, nek estas donacita, sed formita el ĉiuj paŝoj kiujn faris la du partioj tra longa distanco. En la estonteco, kiel ajn la internacia situacio ŝanĝiĝos, Ĉinio kaj Afriko ĉiam estos la plej fidindaj amikoj kaj la plej sinceraj partneroj. Nenia forto povas skui tiun ĉi imponan arbegon de ĉina-afrika kunlaboro.

Dividu