“Diplomatia bojkoto” serioze malobservis kernan valoron de Olimpikoj

Publikigita: 2021-11-28 17:21:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiam ankoraŭ furioziĝas la epidemio en la tuta mondo, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kiuj transsendas esperon, kuraĝon, pacon kaj solidarecon al la mondo, eniris en la lastan preparan periodon. Ĉiuj glaciaj sportistoj klopodas por la Vintraj Olimpikoj. Tamen lastatempe sonis neharmonia voĉo de tiel nomata “diplomatia bojkoto” el okcidentaj politikistoj. Tiuj neharmoniaj voĉoj serioze malobservis la kernan valoron de Olimpikoj kaj kontraŭe iras kun la koncepto iniciatita de olimpiaj ludoj.

Prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach iam eksplikis la kernajn valorojn de Olimpikoj. Li diris, ke ĉiuj, de iu ajn raso, ŝtateco,sekso, sociala tavolo, religio kaj politika porpledo, estas egalaj en la Olimpikoj, tiu “sendiferenca principo” donas al sporto la povon efike akceli pacon kaj interkomprenon inter la popolanoj de diversaj landoj.

Ĝuste pro tio la “diplomatia bjkoto” de malmultaj okcidentaj politikistoj estas forĵetita de la homoj, kiuj amas pacon kaj olimpiajn ludojn.

Fronte al la krizo, la mondo plie bezonas solidariĝon el iu ajn antaŭe. En la kuranta somero, la Internacia Olimpika Komitato aldonis “pli solidara” al la olimpika aforismo. La slogano de la Vintraj Olimpikoj kaj Vintraj Paralimpikoj 2022 estas “kune al la estonteco”. Tio enkorpigas decidon kaj kuraĝecon de la tutmonda popolo por kune venki malfacilojn, strebi al revoj kaj espero.

Dividu