Vizitu Forumon

Redaktora Mesaĝo

Nia kaj ankaŭ via kuriero "Mikrofone" fondita en 2003, ĉiam ricevas fortan subtenon kaj ĝuas vastan ŝaton de legantoj post sia apero.

"Mikrofone" estas jam fenestro, tra kiu viaj vortoj el letero kaj retmesaĝo karesas la okulojn de tutmondaj samideanoj.

Nun la distribua kvanto superas milon kaj centojn da ekzempleroj. En 2007 la kuriero fariĝis gazeto trimonata kaj, en la estonteco eble dumonata dank' al abundiĝo de viaj kontribuaĵoj. Ni atendas vian pluan subtenon en la komuna redaktado!

Ja bonvenaj estas ĉiuj kontribuaĵoj rilataj al nia disaŭdigo kaj la E-Movado. Ni kune deziru pli prosperan estontecon de nia Mikrofone!

Elektroniklibro

Freŝa
De la 8a ĝis 15a de oktobro 2010, mi, Aleks Kadar, franca esperantisto el Parizo, partoprenis al internacia semajno en Ŝanhajo. Tiu aranĝo estis kunorganizita de 3 ĉinaj instancoj : la Buroo pri la Monda Ekspozicio, iu Ŝanhaja Popola Radio kaj la Ĉina Radio Internacia (CRI). Temis pri semajno ĉirkaŭ premi-disdonado al gajnintoj de konkurso inter la diverslingvaj aŭskultantoj de CRI, « Renkontiĝo en Ŝanhajo kaj brilo de la Monda Ekspo ».

Antaŭaj Numeroj

Mikrofone N.25

Mikrofone N.31

Mikrofone N.30

Mikrofone N.29

Mikrofone N.28

Mikrofone N.27

Mikrofone N.26

Mikrofone N.24

Mikrofone N.23
pli>>

Redakcio,

Ĉina Radio Internacia (ĈRI) komencis la Esperantan disaŭdigon en la 19-a de decembro, 1964. Ĉiutage la Esperanto-disaŭdigo direktiĝas po unu horo respektive al Eŭropo, Latin-Ameriko, Nordorienta Azio kaj Sudorienta Azio.

Esperanto-redakcio de ĈRI ankaŭ periode renovigas rubrikojn laŭ aktuala bezono aŭ propono de aŭskultantoj. Cetere, ĝi donas de tempo al tempo specialan programeron pri io grava, okazigas aktivadon pri aparta temo kaj aranĝas konkurson.

La Esperanto-redakcio de ĈRI ĉiam deziras pli bone servi al diverslandaj aŭskultantoj kaj sincere bonvenigas iliajn kritikojn kaj proponojn.

Kontaktu Nin
Adreso: Esperanto service,
CRI-36 China Radio International
P.O.Box 4216, Beijing
P.R.China 100040
Tel: 8610 68891940
8610 68891795