La 20a de septembro ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulon al nepala ĉefministro Khadga Prasad Sharma Oli okaze de datreveno de la fondiĝo de Nepalo.
Li diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Nepalo estas tradiciaj amikecaj najbaroj. En la pasintaj jaroj, la kunlaboro inter la du landoj stabile progresis en diversaj kampoj. Ĉinio volas klopodi kun Nepalo por kune respondi defiojn de la epidemio, antaŭenigi kunlaboron kaj profundigi la strategia kunlabora partnereco de generacia amikeco al disvolviĝo kaj prosperiĝo.