Sudkorea prezidento: Septembra Komuna Deklaro en Pjongjango nepre estas plenumita

Henggang Publikigita: 2020-09-20 16:50:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la dua datreveno de subskribo de la Septembra Komuna Deklaro en Pjongjango, sudkorea prezidento Moon Jae-in sabate diris en la socia mediato, ke la interkonsentoj atingitaj en la deklaro devas esti plenumitaj de la du flankoj.

Moon diris, ke antaŭ du jaroj li kaj la plej alta prezidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kune esprimis atendon pri senigo de nukleaj armiloj kaj konstruado de paco en la korea duoninsulo. La du flankoj atingis detalajn kaj praktikajn interkonsentojn pri milito, inkluzive de antaŭenigoj de senarmiĝo en Panmunjom kaj kadavra serĉado en nemilitaj sektoroj. Poste aperis neniu konflikto inter la du flankoj, kio estas valora progreso. Moon diris, ke la interkonsentoj ankoraŭ ne estas rapide plenumitaj pro diversaj faktoroj, tamen la atendo kaj decido de Sudkoreio pri paco estas firma kaj nemovebla.

Dividu