Maldolĉa kafo alportis kodon pri feliĉa vivo al vilaĝanoj

Publikigita: 2020-09-20 18:28:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kafo estas unu el la tri ĉefaj trinkaĵoj de la tuta mondo pro sia maldolĉa gusto odoro kaj aroma, kiu nun ĝuste fariĝas grava faktoro al la pli riĉa vivo por la vilaĝo Xinglong en la gubernio Wanning de la provinco Hainan. La kafo en Xinglong estas karakteriza produkto de la gubernio Wanning kaj fariĝas konata marko de la ĉina nacio.

En la lastaj jaroj la normiga plantado, abona agrikulturo, novala turismo kaj aliaj rimedoj altigas konatecon de la marko Xinglong, kio grandigas dungadon, pliigas enspezon de vilaĝanoj kaj progresigas lokan ekonomion.

Kafvalo Xinglong estas ekzempla zono de ĝenerala agrikulturo kun la titolo de kafo, inkluzive de plantado, fabrikado, vendado, turismo kaj vizitado. La respondeculo Huang diris, ke la registaro liveris teron kun areo de pli ol 20 miloj da muoj al plantado de kafarboj kaj senpagajn kafidojn kaj laborajn subvenciojn al vilaĝanoj. La vilaĝanoj ankaŭ povas gajni pli da enspezoj per sia partopreno en fabrikado de produktaĵoj. En fino de 2019, sume 40 963 homoj de 30 malriĉaj vilaĝoj de la urbo Wanning efektivigis liberigon el malriĉeco.

Huang diris, ke en Ĉinio la nombro de konsumantoj pri kafo jam superis tiun en Usono, kaj kreskas ĉirkaŭ 20% ĉiujare. Li planas fondi pli da kafejoj en la tuta lando kaj aligas pli da vilaĝanoj al lia kooperativo, kio ankaŭ donos pli feliĉan vivon al pli da vilaĝanoj.

Dividu