Vicĉefprojektisto de la ĉina lunsonda inĝenierado: “Chang’e-5” pafiĝos antaŭ la fino de ĉi jaro

xiong linping Publikigita: 2020-09-20 19:10:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la Ĉina Spaciala Kunveno 2020 okazinta en Fuzhou la vicĉefprojektisto de la ĉina lunsonda inĝenierado, Yu Dengyun, diris, ke la ĉina lunsonda inĝenierado progresas en ordo kaj, laŭ antaŭtakso, “Chang’e-5” pafiĝos antaŭ la fino de ĉi jaro. Tiam ĝi mole surluniĝos kaj revenos kun prenita specimeno.

Yu Dengyun diris, ke Chang’e-5 espereble havigos al si kvar “unuajn fojojn” en la ĉina spaciala historio: unuafoje aŭtomate preni specimenon de sur la surfaco de la luno; unuafoje ekflugi de sur la lunsupraĵo; unuafoje fari renkontiĝon kaj kuniĝon sur la luna orbito je 380 mil kilometroj for de la tero; kaj unuafoje reflugi teren kun luna grundo en la dua kosma rapido.

En la lastaj jaroj la mondo renkontas novan popularan interesiĝon pri lunsondo, diversaj landoj donas pli da atento al la esploro, ekspluato kaj utiligo de la lunaj resursoj kaj al la konstruado de longatempa luna bazkampadejo.

Dividu