Okazis la 12-a Ĉina Transmara Investa Foiro en Pekino

Ĝoja Publikigita: 2020-11-27 19:17:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25-an de novembro en Pekino okazis la 12-a Ĉina Transmara Investa Foiro, ĉefe organizigita de la Ĉina Transmara Disvolva Asocio. Al la foiro ĉeestis diplomatoj kaj delegitoj de ambasadorejoj, konsulejoj kaj establaĵoj de 85 landoj en Ĉinio. En la foiro ĉeestantoj donis fokuson al la postepidemia epoko kaj esploris novan disvolvan situacion.

En tiutaga forumo pri investa kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo diplomatoj de multaj eŭropaj landoj en Ĉinio esprimis la komunan volon fortigi komercan kunlaboron kun Ĉinio. Tom Duke, vicsendito de Britio en Ĉinio pri komerco, montris, ke nun kontinue reprosperiĝas komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj multaj eŭropaj landoj, inkluzive de Britio, iuj eĉ jam atingis la nivelon antaŭ la epidemio. Li diris: "Ni esperas konstrui fortan partnerecon kun Ĉinio kaj altiri investon de pli da landoj en Britio, kaj diversaj landoj devas en bona konkurenco akceli komunan prosperon de la mondo."

Dividu