Irana nukle-sciencisto estis murdita

Jianping Publikigita: 2020-11-28 12:33:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irana Ministerio de Defendo anoncis, ke irana supera nukle-fizikisto Mohsen Fakhri Zadeh estis murdita de “armitaj teroristoj” proksime de la ĉefurbo Teherano vendrede.

Lokaj mediatoj raportis, ke Fakhri Zadeh, estro de la nuklea programo de la ministerio pri defendo, estis atakita en la vilaĝo Absard, 60 kilometrojn nordoriente de Teherano, vendrede posttagmeze.

Okulaj atestantoj diris, ke eksplodo okazis kiam la veturilo de la sciencisto iris sur strato de la vilaĝo, kaj sekvis pafado, kiu kaŭzis morton de kelkaj homoj.

La ministerio aldonis, ke la sciencisto estis severe vundita kaj portita al hospitalo, sed la medicina teamo malsukcesis lin savi.

Dividu