Britio kaj EU daŭrigos vizaĝ-al-vizaĝan intertraktadon en Londono

Jianping Publikigita: 2020-11-28 13:29:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede brita ĉefintertraktanto pri brita eliro el la Eŭropa Unio (EU) David Frost diris, ke Britio kaj la EU daŭrigos vizaĝ-al-vizaĝan intertraktadon sabate en Londono.

Frost skribis en Twitter, ke li bonvenigas Michel Barnier kaj lian teamon al Londono, kaj ke la du flankoj daŭrigos vizaĝ-al-vizaĝan intertraktadon sabate.

Ankaŭ Michel Barnier, ĉefintertraktanto de la EU pri eliro de Britio el la EU, anoncis, ke li kaj lia teamo vojaĝos al Londono vendrede vespere por daŭrigi la intertraktadon kun Britio sabate.

En la pasinta semajno intertraktado inter Britio kaj la EU en Bruselo estis haltigita, kiam membro de la teamo de Barnier estis ekzamenita kun rezulto pozitiva al la kronviruso. Poste la intertraktado daŭris per videoligo, tamen kun malgranda progreso.

Antaŭ restarigo de la intertraktado brita ĉefministro Boris Johnson diris, ke “esencaj kaj gravaj diferencoj” ankoraŭ devas esti transpontitaj, kaj la demando kuŝas sur la flanko de la EU.

Dividu