Totala investo de Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL superis 263 miliardojn

Jianping Publikigita: 2020-11-28 13:53:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede en Nanning, ĉefurbo de la ĉina Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, okazis la subskriba ceremonio de la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Diversaj partioj subskribis sume 86 enlandajn kaj eksterlandajn investajn kaj kunlaborajn programojn kun la totala investa sumo de 263,87 miliardoj da juanoj, kreskante je 43,6% kompare kun tiu de la lasta ekspozicio.

La Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) okazis en sinsekvaj 17 jaroj, kaj pli kaj pli multaj ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj gajnis komercajn ŝancojn per tiu ĉi altnivela malferma platform kaj ekspluatis merkatojn en Ĉinio kaj en landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo, ĉefe en landoj de la ASOAL.

Dividu