Ĉinaj kaj Eŭropaj personoj diskutis pri perspektivo de postepidemia kunlaboro

Henggang Publikigita: 2020-11-28 16:23:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

vendrede okazis la seminario pri la Perspektivo de Postepidemia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo, kunorganizita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la mediato de la Eŭropa Unio Euronews. La animatoroj el la du organizoj diskutis per videoligo pri la la ampleksa strategia partnereco, la rilatoj pri komerco post epidemio, interhomaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter duflankaj mediatoj kun gastoj el Belgio, Francio kaj Ĉinio.

La diskuto montris, ke la ekonomioj Ĉinio kaj la EU estas reciproke kompletigaj unu por la alia en siaj avantaĝoj. Dum sia renkontiĝo la gvidantoj de Ĉinio kaj la EU decidis starigi la partnerecon en la kampoj verda kunlaboro kaj cifereca ekonomio, en kiuj la duflanka kunlaboro havas ekstreme grandan potencialon. La atingota konsento pri komerco inter Ĉinio kaj la EU ludos gravan rolon en faciligo de la duflanka investo kaj renormaliĝo de la tutmonda ekonomio post la epidemio. La komercaj reprezentantoj esprimis en la diskuto, ke Ĉinio estas plena de vigleco kaj ĝia merkata disvolviĝo donas plenan konfidon al ili. La ellaborado de la 14a Kvinjara Plano kaj la nova evoluiga reĝimo de la lando favoras al la disvolviĝo de eŭropaj entreprenoj en Ĉinio.

Dividu