Ĉinio honoros elstarajn kontribuantojn al mildigo de malriĉeco

Yu Publikigita: 2021-02-25 10:56:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde en Pekino okazas kunveno por marki atingojn de Ĉinio en elimino de malriĉeco kaj honori elstarajn kontribuantojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faras paroladon en la kunveno, kiun ĉeestas ankaŭ aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de la lando.


Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donos premiojn kaj atestilojn al ricevantoj de naciaj honoraj titoloj pro iliaj kontribuoj al la mildigo de malriĉeco. Aliaj ĉi-rilataj modelaj laboruloj estos honoritaj.

Per ok-jara laboro, Ĉinio liberigis ĉiujn kamparajn malriĉulojn, sub la nuna normo, el malriĉeco. Entute 832 gubernioj, 128 000 vilaĝoj kaj preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj liberiĝis de malriĉeco.

En decembro 2020, Xi anoncis la rimarkindan atingon, deklarante, ke Ĉinio forigis ĉiujn malriĉajn guberniojn de la listo de malriĉeco, kaj eliminis absolutan malriĉecon kaj regionan malriĉecon.

Dividu