Registaraj ĉefoj kaj estroj de internaciaj organizoj: Ĉinio akiris rimarkindan atingon en mildigo de malriĉeco

Selena Publikigita: 2021-02-25 11:55:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post senĉesa penado en la pasintaj ok jaroj, Ĉinio laŭplane atingis sian celon pri mildigo de malriĉeco. Ĉiuj 832 malriĉaj gubernioj kaj 128 000 malriĉaj vilaĝoj estis forigitaj de la listo de malriĉeco. Laŭ la nuna normo, preskaŭ cent milionoj da malriĉaj kamparaj loĝantoj vivantaj sub la nuna malriĉec-linio estis liberigitaj el malriĉeco.

Pluraj registaraj ĉefoj kaj estroj de internaciaj organizoj opinias, ke Ĉinio akiris rimarkindan atingon en mildigo de malriĉeco, kio certe aldonas grandan movforton al elimino de malriĉeco kaj realigo de pli bela vivo de la homaro.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris, ke Ĉinio sendube prezentis bonajn rezultojn al la mondo, kaj ĝia praktiko estas lerninda por aliaj evoluantaj landoj. Li aldonis, ke krom tio, Ĉinio serĉas kungajnan kunlaboron kaj komunan disvolviĝon kun afrikaj landoj, kaj tio estas alia kontribuo de Ĉinio al mildigo de malriĉeco.

Ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva gratulis Ĉinion pro ĝia atingo de la celo. Ŝi diris, ke kvankam Ĉinio alfrontas epidemion kaj aliajn malfacilojn, tamen la lando zorgas pri vundebla grupo por ke tiuj homoj havu okazon plibonigi sian vivon, kaj tio estas montrata de Ĉinio al la mondo.

Prezidento de hungara Laborista Partio Gyula Thurmer opinias, ke la ĉina registaro kaj la Komunista Partio de Ĉinio prenas efektivajn rimedojn kaj programojn por antaŭenigi mildigon de malriĉeco, kio estas unu el la ĉefaj taskoj de la partio kaj la registaro.

Dividu