Ĉinio urĝas Usonon rigardi duflankajn rilatojn objektive kaj racie

Yu Publikigita: 2021-02-26 11:09:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio esperas, ke Usono forlasos la pensmanieron de nul-suma ludo, kaj rigardi ĉina-usonajn rilatojn en objektiva kaj racia maniero,.

Proparolanto Zhao Lijian faris la komentojn en gazetara konferenco, kiam oni petis lin respondi al rimarkoj faritaj de William Burns, kandidatigita de usona prezidento Joe Biden kiel direktoro de la Centra Informa Agentejo, pri la duflankaj rilatoj.

Zhao diris, ke dum la pasintaj jaroj, pro politikaj celoj, la tiama usona registaro faris severajn miskalkulojn kaj misinterpretojn pri la celoj kaj politikoj de Ĉinio, kaj prenis multajn retenajn kaj subpremajn rimedojn, kiuj kaŭzis nemezureblan damaĝon al ĉina-usonaj rilatoj. Tio agis kontraŭ la fundamentaj interesoj de la du popoloj.

Zhao diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la duflankaj rilatoj ne estas nul-suma ludo, kaj ambaŭ landoj havas vastajn komunajn interesojn, kaj ke estas nature, ke ekzistas malkonsentoj inter la du landoj, sed la duflankaj rilatoj ne povas esti difinitaj per malkonsentoj. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono adoptos pozitivajn, konstruemajn ĉinajn politikojn kaj labori kun Ĉinio en la sama direkto por fokusiĝi al kunlaboro, trakti malkonsentojn kaj revenigi la dulandajn rilatojn sur la vojon de sana kaj stabila disvolviĝo.

Dividu