Prezidento de Belorusio urĝas EU solvi problemon pri rifuĝintoj ĉe landlimoj

Shanshan Publikigita: 2021-11-28 18:34:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Belorusa prezidento Alexander Lukaŝenko renkontiĝis kun rifuĝintoj blokitaj ĉe la landlimo inter Belorusio kaj Pollando la 26-an kaj urĝis Eŭropan Union kiel eble plej baldaŭ solvi la problemon de rifuĝintoj ĉe la landlimoj.

 Laŭ belorusaj amaskomunikiloj, tiu tage Lukaŝenko renkontiĝis kun la rifuĝintoj proksime de la landlima transirejo en Bruzki. En sia parolado al la rifuĝintoj, li alvokis Germanion kiel eble pli rapide akcepti ilin, dirante, ke Angela Merkel jam konsentis akcepti rifuĝintojn. Lukaŝenko diris ankaŭ, ke la celloko de la rifuĝintoj estas Germanio. Li esperas, ke Pollando kiel eble plej rapide permesos al la rifuĝintoj trairi.

 Lastatempe miloj da rifuĝintoj provis eniri EU-landojn inkluzive de Pollando kaj Litovio el Belorusio, kaj celas atingi Okcidentan Eŭropon. La plimulto el ili estas el Mezoriento. Landoj kiel Pollando plifortigis limkontrolon kaj strikte malpermesis kontraŭleĝan eniron, rezultigante grandan nombron da enmigrintoj blokitaj ĉe la landlimo. Landoj kiel Pollando akuzis Belorusion, ke ĝi planis la krizon por venĝi la sankcion de EU al Belorusio. Belorusio deklaris, ke sankcioj malhelpis ĝin kontroli eniron de la enmigrintoj.

Dividu