Multaj landoj trovis Omicron, varianton de KOVIM-19

Ĝoja Publikigita: 2021-11-29 13:55:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 27-an kaj la 28-an de novembro, Britio, Germanio, Italio, Rusio kaj Aŭstralio sinsekve raportis pri konfirmitaj kazoj infektitaj de Omicron, varianto de KOVIM-19. Por preventi disvastigon de la varianto, multaj landoj urĝe nuligis regulajn flugojn, limigis eniron de turistoj kaj altgrandigis rimedojn de prevento kaj regado.

Ekde la kvara horo de la 28-a de novembro, "ruĝa listo" pri vojaĝo en Britio inkludas dek afrikajn landojn, kaj homoj el tiuj landoj enirintaj Brition estos postulataj sin apartigi en difinitaj hoteloj.

La 27-an de novembro la higiena fako de germana Bavario publikigis komunikaĵon, dirante, ke la 24-an de novembro du malsanuloj infektitaj de Omicron atingis la flughavenon de Munkeno kaj de la 25-a de novembro ili estas apartigataj. Lastatempe germana Instituto Robert Koch anoncis, ke la germana registaro listigis Bocvanon, Svazilandon, Lesoton, Malavion, Mozambikon, Namibion, Zimbabvon kaj Sud-Afrikon kiel la zonojn de la plej nova varianto de KOVIM-19, kaj rajtigis higienajn fakojn de diversaj lokoj de la lando apartigi kaj testi homojn el tiuj landoj enirintaj en Germanion.

La 27-an de novembro itala ŝtata higiena instituto konfirmis, ke iu italo, vojaĝinta en Mozambiko reveninte al Italio, estis infektita de Omicron. La 26-an de novembro la itala Ministerio pri Higieno publikigis ordonon de vojaĝo-malpermeso, ke turistoj, kiuj vojaĝis en Sud-Afriko, Lesoto, Mozambiko , Zimbabvo kaj aliaj 4 afrikaj landoj en la lastaj 14 tagoj, estas malpermesitaj eniri en Italion.

Laŭ raporto de rusaj amaskomunikiloj en la 28-a de novembro, Omicron jam disvastiĝis en Rusio kaj jam estis trovitaj konfirmitaj kazoj de tiu ĉi varianto.

La aŭstralia registaro haltigis regulajn flugojn el 9 afrikaj landoj. Vespere de la 27-a de novembro la israela kabineto pri la nova kronviruso kunvenis kaj sankciis serion da rimedoj, inkluzive de fermo de la ununura internacia flughaveno Ben-Gurion du semajnojn.


Dividu