Nederlando kaj Kanado raportis pri kazoj infektitaj de Omicron, varianto de KOVIM-19

Ĝoja Publikigita: 2021-11-29 14:37:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28-an de novembro Nederlando kaj Kanado raportis pri konfirmitaj kazoj infektitaj de Omicron, varianto de KOVIM-19.

Nederlanda Nacia Instituto de Publika Sano kaj la Medio dimanĉe publikigis deklaron dirante, ke estas trovitaj 13 konfirmitaj kazoj infektitaj de Omicron el pasaĝeroj en aviadilo fluginta de Sud-Afriko al la lando. Por malrapidigi plivastigon de Omicron, la instituto alvokis, ke ricevu novkronvirusan teston ĉiuj pasaĝeroj el Suf-Afriko, Bocvano, Malavio, Lesoto, Svazilando, Namibio, Mozambiko kaj Zimbabvo, atingintaj Nederlandon en la lasta semajno.

La 28-an de novembro kanada Ontario deklaris du konfirmitajn kazojn de Omicron en la ĉefurbo Otavo. La kanada Ministerio pri Higieno deklaris, ke ili estas la unuaj konfirmitaj kazoj de Omicron en Kanado.

Dividu