Ne estas klara perspektivo de intertraktado pri interkonsento de irana nuklea problemo

Ĝoja Publikigita: 2021-11-29 14:38:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rekomenciĝos lunde en aŭstra Vieno intertraktado inter rilataj partioj de la kompleta interkonsento de irana nuklea problemo post pli-ol-kvinmonata rompo. Laŭ informo de eŭropaj diplomatoj la intertraktado komenciĝos je la 2-a horo posttagmeze de la loka tempo (21:00 laŭ la pekina tempo), kaj reprezentantoj el Irano, Ĉinio, Rusio, Germanio, Francio kaj Britio faros interparolojn, kaj nerekte ĉeestos usona reprezentanto. Laŭ publika opinio, pri ŝlosilaj demandoj Usono kaj Irano havas grandajn diverĝojn, kaj ili ambaŭ ne facile faros cedon, tial la perspektivo de la intertraktado ne estas klara.

Dividu