Ĉina ĉeftero raportis 41 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2021-11-29 15:04:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris lunde, ke la ĉina ĉeftero raportis 41 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano dimanĉe,kun 21 loke transmisiitaj kazoj kaj 13 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj, 20 estis raportitaj en Interna Mongolio kaj unu en la provinco Yunan.

Krome, 22 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj, dum 456 sensimptomaj pacientoj ankoraŭ restas sub medicina observado.

La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 787, kaj la nombro de mortoj restas senŝanĝa ekde januaro je 4 636.

Dividu