Xi Jinping emfazis altkvalitan disvolviĝon de Jangzia Delto

Pluveta Publikigita: 2020-11-16 11:01:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis kunsidon por amplekse antaŭenpuŝi disvolviĝon de Jangzia Delto kaj faris gravan paroladon sabate matene en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco. Li emfazis efektivigi la spiriton de la unua ĝis la kvina plenaj sesioj de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), senŝanceliĝe praktiki novan disvolvan koncepton, antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon de la Jangzia Delto, skribi novan ĉapitron de verda disvolviĝo, konstrui novan modelon de regiona kunordigita disvolviĝo por ke Jangzia Delto fariĝu ĉefa forto de la altkvalita disvolviĝo.

Post inspekto en Jiangsu-provinco Xi Jinping okazigis la kunsidon. Aŭskultinte parolojn de ĉeestantoj Xi faris gravan paroladon, emfazante, ke en la pasintaj 5 jaroj sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio la urboj laŭ Jangzio faris fortan, grandskalan kaj profundan administradon de ekologia medio kaj verdan transformiĝon de ekonomio kaj socio. Estas stabila kaj strukturobona la ekonomia disvolviĝo de la Jangzia Delto. Evidente altiĝis la vivnivelo de la lokanoj. Realiĝis la protekto en disvolviĝo kaj la disvolviĝo en protekto.

Xi montris, ke antaŭenpuŝi disvolviĝon de la Jangzia Delto estas grava decido de la centra komitato de la KPĈ kaj grava strategio rilata al la tutlanda disvolviĝo. La Jangzia Delto konsistas el 11 provincoj kaj municipoj kaj kovras la orientan, mezan kaj okcidentan partojn de Ĉinio. La delto havas grandan potencialon kaj devas ludi gravan rolon por efektivigi novan disvolvan koncepton, starigi novan disvolvan strukturon kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon.

Dividu