Xi emfazas armean trejnadon por altigi kapablon de milit-gajno

Yu Publikigita: 2020-11-26 11:42:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede ordonis al la armitaj trupoj fortigi trejnadon sub kondiĉoj de reala batalo kaj altigi sian kapablon de milit-gajno.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en kunveno de la Centra Milita Komisiono pri milita trejnado. Xi emfazis la efektivigon de la penso de la partio pri fortigo de la armeo kaj ankaŭ la milita strategio, por la nova epoko. Li urĝis starigon de la sistemo de novtipa armea trejnado kaj fortan subtenon por atingi la celon de la partio konstrui pli fortajn armitajn trupojn por la nova epoko kaj disvolvi la armeon en mondklasan militistaron.

Xi renkontiĝis kun la kunvenaj partoprenantoj kaj modelaj individuoj kaj grupoj, kiuj elstaris en milita trejnado, kaj havis grupan foton kun ili.

Xi diris, ke milita trejnado estas la centro de la regula laboro de la armeo, ĉar ĝi estas la rimedo por disvolvado kaj plibonigo de batalkapablo kaj ankaŭ la plej rekta formo de milita preparado. Li rimarkigis, ke novaj ŝanĝiĝoj okazas en la sekureca medio de la lando, milita batalsituacio kaj formoj de moderna milito, kondukante la armean trejnadon en novan stadion. Li alvokis pli bonan strategian planadon kaj altnivelan projektadon por transformi militan trejnadon por akomodiĝo al la bezonoj en vera batalo. Li urĝis klopodojn por plialtigi la kapablon de la armeo por integraj kaj komunaj operacoj, plibonigi la sciencan kaj teknologian klerecon de la oficiroj kaj soldatoj, kaj apliki novajn armilojn kaj novajn fortojn en trejnado.

Dividu