​Xi Jinping donis paroladon en inaŭguro de 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL

Mirinda Publikigita: 2020-11-27 10:59:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede en la inaŭguro de la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la 17a Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL pri Komerco kaj Investo.

Xi akcentis, ke en 2013 li proponis konstrui kune kun landoj de la asocio la maran silkvojon de la 21a jarcento kaj la komunumon kun komuna estonteco de la homaro. En la pasintaj sep jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj jam fariĝis la plej sukcesa kaj vigla modelo de la azi-pacifika regiona kunlaboro kaj estis viveca ekzemplo de konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Vizaĝe al la epidemio, ambaŭ flankoj subtenis unu la alian kaj kune venkis malfacilojn. Ĉinio rigardas la ASOAL kiel prioritatan direkton de najbara diplomatio kaj gravan regionon de altkvalita kuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj volas labori kun la asocio por antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj, protekti bonan tendencon de regiona prosperiĝo kaj disvolviĝo kaj konstrui pli kompaktan komunumon kun komuna estonteco de Ĉinio kaj la ASOAL.

Li diris, ke unue, la du flankoj devas plifortigi strategian reciprokan fidon kaj profunde kunligi disvolvajn planojn.

Due, la u flankoj devas altigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj rapidigi ampleksan revigliĝon de la regiona ekonomio.

Trie, la du flankoj devas altigi sciencteknikan novigon kaj profundigi diĝitan ekonomian kunlaboron.

Kvare, la du flankoj devas altigi kunlaboron kontraŭ la epidemio kaj fortigi kapablon de publiksano.

Xi akcentis, ke venontjare Ĉinio komencos novan vojon de ampleksa konstruado de socialisma moderna lando. Ĉinio senŝanceliĝe grandigos malfermon kaj la kunlabora spaco inter Ĉinio kaj la ASOAL estos pli vasta.

Xi esprimis sian esperon, ke la du flankoj kreos pliajn komercajn ŝancojn, akiros pliajn fruktojn kaj kune kreos pli prosperan kaj pli belan estontecon.

Dividu