Xi vokas antaŭenigon de ĉiuflanka kunlaboro kun ASOAL

Jianping Publikigita: 2020-11-28 14:38:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke Ĉinio laboros kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) por antaŭenigi ĉiuflankajn kunlaborojn kaj subteni bonan tendencon de disvolviĝado kaj prospero en la regiono.

Xi faris la rimarkojn per video, kiam li parolis en la malferma ceremonio de la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL okazinta en Nanning, ĉefurbo de la ĉina Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono.

“La rilatoj inter Ĉinio kaj la ASOAL jam fariĝis la plej sukcesa kaj plej energiplena kunlabora modelo en la azi-pacifika regiono kaj estas bona ekzemplo en konstruo de komunumo kun komuna estonteco de la homaro,” Xi diris.

Li aldonis, ke Ĉinio daŭre rigardas la Asocion de Sudorient-Aziaj Landoj kiel prioritaton en sia diplomatio kun najbaraj landoj kaj ŝlosilan regionon por altakvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo.

Ĉi-jara ekspozicio, kiu fermiĝos en la 30-a de novembro, celas profundigi kunlaborojn en komercado, la cifereca ekonomio, scienco kaj teknologio, sano kaj aliaj kampoj por formi pli intiman komunumon inter Ĉinio kaj la ASOAL kun komuna futuro.

Xi diris, ke la venonta jaro markos la 30-an jariĝon de la dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj la ASOAL, kaj Ĉinio laboros kun la ASOAL por porti la strategian partnerecon al plialta nivelo. Ĉinio bonvenigas la subskribon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kaj atendas ĝian fruan validiĝon.

Dividu