Xi urĝas daŭrajn klopodojn por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon de la iniciato Zono kaj Vojo

Lucia Publikigita: 2021-11-20 17:13:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede postulis klopodojn daŭrie antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de la Iniciato Zono kaj Vojo per komunaj klopodoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, farante parolon en altnivela simpozio pri la iniciato Zono kaj Vojo, diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo devas celi altnivelan, daŭrigeblan kaj popol-orientitan progreson.

2021 estas la 8-a datreveno de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo. Xi diris, ke dum la lastaj ok jaroj, regionoj tra Ĉinio pli larĝe malfermiĝis al la mondo per la iniciato Zono kaj Vojo, kaj duoble gajna kunlaboro estis atingita inter Ĉinio kaj partoprenantaj landoj.

Ĝis novembro de 2021, Ĉinio subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn por kune konstrui la Zonon kaj Vojon kun 140 landoj kaj 32 internaciaj organizoj; kaj la koncernaj kunlaboraj konceptoj kaj proponoj estis skribitaj en la rezultajn dokumentojn de gravaj internaciaj mekanismoj, ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj, G20, APEK kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Xi alvokis pli fortan politikan reciprokan konfidon, pli kunlaborajn mekanismojn kaj pli bonan konekteblecan reton ligantan teron, maron, aeron kaj interretan spacon.

Dividu