Neimageblaj Librejoj en Pekino

Mirinda Publikigita: 2020-08-26 11:47:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fabriko?Preĝejo? Kvadrata korto? Ĉu vi kredas ke tiuj lokoj ankaŭ servas kiel librejoj en Pekino? Sekvu Mirinda, ni kune vizitu iujn neimageblajn librejojn en Pekino!

1、Fabriko: Maziren (Skribanto)

2、Sihejuano: Librejo Zhengyang

3、Preĝejo: Modela Poezia Spaco

Ĉu vi povus imagi, ke ĉi tie sin kaŝis mirinda librejo. Ĝi nomiĝas Maziren, Ĉinlingve signifas "skribanto". Ĉi tie iam estis fabriko de ampermetroj. En 2018 Li Suwan rekonstruis ĝin kiel librejon. Ŝi opinias, ke lego estas pli grava ol aĉeto de libroj. Ĝi foje estas kvieta librejo, foje estas salono de filmo, teatraĵo aŭ poezio. La duetaĝa librejo ne estas tiel granda, s. ed riĉa je libroj pri poezio, teatro, filmo kaj literaturo.

La librejo regule organizas aktivecojn por tiuj temoj, ekzemple spektado de filmo aŭ teatro kaj rekomendo de nove eldonitaj libroj. La librejo Maziren ekfunkciis en septembro de 2018

Laŭ kalkulo de la librejo, en la antaŭaj 500 tagoj post sia malfermiĝo, ili organizis 274 salonajn aktivecojn. Preskaŭ en ĉiu semajnfino estas kulturaj okazaĵoj

Ĉi tie vi eble renkontiĝos kun poeto, aktoro aŭ aŭtoro de la plej nova libro


2 Librejo Zhengyang

Nun mi estas en kvadrata korto kun domoj ĉirkaŭ si. En la centro de la korto troviĝas antikva brikopagodo. Kun la historio de 800 jaroj. Ĉi tie estas funebrejo de eminenta bonzo Wansong. Ĉu vi povas imagi ke ĉi tie sin kaŝis malnova librejo, ĉi tie estas Zhengyang Shuju (librejo Zhengyang). La plej granda karakterizo de la librejo estas ke ĝi ne vendas popularajn librojn sed malnovajn librojn, kaj la plejparto de la libroj temas pri historio, kulturo, literaturo, folkloro kaj ĉiuj flankoj de mia urbo Pekino

Ankaŭ multaj elĉerpitaj libroj estas rezervataj de la librejo-estro. Mi ankaŭ konis iun sekreton, ke la plej valoraj kaj rezervataj libroj estas en la plej supra etaĝo. Se vi volas legi tiujn librojn, do vi devas stari sur la piedfingroj.

En la korto, la brikopagodo de la bonzo Wansong estas Ĉirkaŭita de kelkaj granatarboj kaj iuj malnovaj pordoj, akvujo por fiŝoj, vitlaŭbo kolektitaj de la librejo, ĉio ĉi estas simbolaj aĵoj de pekinanoj en kvadrata korto Sihejuano.

La vendisto montris la mapon ilustritan de usonano en 1930aj jaroj. Ĉi tie mi ankaŭ trovis memoron pri infaneco. Jen estas libretoj kiujn mi legis en infanaĝo.


En tiu malgranda kvadrata korto, estas rezervataj libroj pri ĉiuj flankoj de Pekino, ne nur por koni la manĝaĵojn, vestojn, uzaĵojn de pekinanoj, sed ankaŭ por kompreni la pekinajn lingvon, operon, morojn kaj kutimojn.

Ĉi tie sin kaŝis ankaŭ malnovaj objektoj kaj kvar sezonoj de la ĉefurbo, kaj estas bone konservata aparta memoro de pekinanoj pri la urbo. Se vi ŝatas Pekinon, se vi ŝatas pekinanojn, aŭ vi pure ŝatas legadon, vi nepre ne preterpasu la librejon.


3 Modela Poezia Spaco


La unua Modela Librejo stariĝis en malnova konstruaĵo de la 30aj jaroj. Fondinto de la librejo Jiang Xun sin dediĉis al riparado de antikvaj konstruaĵoj. La poezia spaco estas la kvara filio de la Modela Librejo.

Ĝi estis malnova preĝejo de 1907. La grandioza spaco kun sankta etoso kaj kolorriĉaj vitraloj donis al mi silentecon en la poezia mondo. Ĉi tie mi vidis ĉefe librojn pri klasika literaturo, poezio kaj arto.

La librejo ankaŭ aspektas kiel mini-muzeo, en ĝi estas eksponata antikva presmaŝino de gravurita kliŝo, kun kiu legantoj povas pruvi la tradician arton de gravurita kliŝo. Ĉi tie ankaŭ estas eksponataj pentraĵoj, artaĵoj, insektaj ekzempleroj, gravuraĵoj ktp.

Ĉi tie ne nur estas librejo, poezia spaco sed ankaŭ kafejo, vi povas gustumi la preferatan teon aŭ kafon

kaj legi la preferatan libron aŭ poezion kun paco.

Legu la preferatan libron en paco

Dividu