Filmo pri stabiligo de ekstera komerco ---Pliigi fidon

Selena Publikigita: 2020-09-08 18:13:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Stabiligo de ekstera komerco kaj kapitalo estas tre grava por Ĉinio dum la epidemio. Ni publikigas ĉirilatan dokumentan filmon Fido kaj Rimedoj. Jen estas la unua: Pliigi fidon

Epidemio de la nova kronviruso disvastiĝas tra la mondo. Trafiko kaj transporto estas en halto.

En majo de 2020, multaj respondeculoj de germanaj entreprenoj en Ĉinio kaj iliaj familianoj revenis al Ĉinio per ĉartitaj aviadiloj de ĉina-germana rapida pasejo.

Jens Hildebrandt

Plenuma direktoro & membro de direkcio de Germana Ĉambro de Komerco en Ĉinio - Norda Ĉinio

Ĝis nun ni disponis 8 ĉartitajn aviadilojn, kaj pli ol 1000 alilandanoj revenis al Ĉinio per tiuj aviadiloj.

La Germana Ĉambro de Komerco faris tri enketojn, kiuj montris, ke plejpartaj laborantoj jam revenis al siaj laborpostenoj.

Entreprenoj rekomencis laboron, kaj proviz-ĉenoj restarigis funkciadon.

En la 10a de februaro, kelkaj veturilaj fabrikoj investitaj de Ĉinio kaj eksterlandoj rekomencis laboron sekve de rekomenco de laboro kaj produktado de ĉinaj entreprenoj. Kvin fabrikaj bazoj de FAW-Volkswagen, entrepreno investita de Ĉinio kaj Germanio rekomencis sian produktadon dum dek tagoj.

Dick Andreas

Vicprezidanto pri Tekniko de FAW-Volkswagen Aŭtomobila Korporacio

En la antaŭa duonjaro, ni produktis 890 milojn da veturiloj. La produktkvanto superis tiun de la sama periodo de 2019, kaj la produktkvanto en junio unuafoje superis 200 milojn.

De januaro ĝis julio de 2020, la vendkvanto de veturiloj en Ĉinio reduktiĝis je 18,5% . Tamen la merkato rimarkinde revigliĝas ekde julio. 1597 miloj da aŭtoj estis venditaj, kiu kreskis je 7,7% kompare kun tiu de la sama periodo pasintjare.

Dr. André Stoffels

La unua vicprezidanto de FAW-Volkswagen Aŭtomobila Korporacio

Ĉinio havas neimageble grandan latentan forton. Ni povas vidi, kiel la merkato rapide revigliĝu post eksplodo de la epidemio. Modernaj produktoj, kiuj konformas al nuna tendenco, ankoraŭ estas en granda postulado. Ni estas optimisma pri perspektivo de la ĉina aŭta merkato. Ĉinio plivastigos malfermon de siaj politikoj por liveri pli da kunlaboroj kaj oportunoj por la mondo.

UN dividas internacian industrian sistemon en 39 ĉefaj kategorioj, 191 mezaj kategorioj kaj 525 subkategorioj.

La fido de aŭtofabrikantoj al la ĉina ekonomio kaj merkato havas bazon. Proviz-ĉeno de veturiloj estas relative longa. Ĝuste Ĉinio havas la industrian sistemon kun ĉiuj kategorioj. Plena industria bazo kaj kompletigitaj industrioj estas ŝlosilaj faktoroj por investado de alilandaj komercistoj. Danke al tio, franca kompanio Novacel havas sian propran pozicion en protekta membrano kaj scienca membrano dum ĝia funkciado en Ĉinio en pasintaj 20 jaroj

Laurent Blaevoet

Ĝenerala Direktoro de Novacel en Azi-Pacifiko

En la lastaj jaroj, Ĉinio plifortigis infrastrukturan konstruadon. Ĝia noviga kapablo estas pli kaj pli forta, precipe en kampo de novaj materialoj. Tio estas oportuna por niaj produktoj.

Klientoj de Novacel estas tra la tuta mondo. Negocoj kaj vartransportoj de la kompanio estis influitaj pro la epidemio. Sekve de renormaligo de la ĉina ekonomio kaj ordo en marto, negocoj iom pliboniĝis. Ĝis la fino de junio, la vendsumo kreskis je 3% kompare kun tiu de la sama periodo pasintjare.

Ni havas plenan fidon pri disvolviĝo de la ĉina ekonomio en estonteco. Niaj produktoj ĝuas famecon en Ĉinio. Tio estas nia avantaĝo, ĉar tio signifas, ke ni havos oportunon akiri novan kreskon en la ĉina merkato. En julio de 2020, la totala sumo de efektive uzita fremda kapitalo kalkuliĝis al 63,47 miliardoj da juanoj, pliiginte je 15,8% kompare kun tiu de la sama periodo de la lasta jaro.

Nun estas la dua duono de 2020, internaciaj aŭtoritataj institucioj prognozis, ke ne eblas por la monda ekonomio komplete revigliĝi en 2021. Tamen en la dua trimetro de 2020 la ĉina ekonomio kreskis de negativo al pozitivo, malneta enlanda produkto kreskis je 3,2%. Pri allogo de fremda investo, ĝis julio de 2020, Ĉinio realigis monatan pozitivan kreskon en sinsekvaj kvar monatoj

Chen Wenling

Ĉefa ekonomisto de Ĉina Centro pri Internacia Ekonomia Interŝanĝo

Mi opinias, ke la anticipo de fremdaj komercistoj al Ĉinio estas stabila. Socio estas stabila, medio estas stabila, kaj politikoj estas stabilaj. En la estonteco, ilia profito estos stabila. Mi ne konsentas, ke fremdaj komercistoj forlasos la grandegan merkaton de Ĉinio. Kiam entreprenoj konsideras transigi internacian kapitalon, industrion kaj teknikon. La kontinua kaj stabila profito estas prioritata faktoro. Ĉinio ĝuste posedas aktivan, diversigitan kaj malferman konsuman merkaton, perfektan industrian kompletigon kaj malferman politikan medion. Estas sendube, Ĉinio restas plej bona elekto de translanda rekta investado

Dividu