Bongustaj ĉinaj pladoj

Lucia Publikigita: 2020-11-18 18:16:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina kuirarto estas konsistiga parto de la ĉina brila kulturo. La ĉinaj pladoj plaĉas ne nur al la ĉinoj, sed ankaŭ al fremdlandaj amikoj, kiuj iam ĝuis ilin.

Pro la vasteco de la teritorio kaj diferenco de la naturaj kondiĉoj en diversaj lokoj, malsamas en Ĉinio kutimoj en manĝado kaj formiĝis diversaj sistemoj de pladoj, inter kiuj la pladoj de Shandong, Sichuan, Gansu kaj Guangdong estas la plej famaj. Iuj opinias, ke ankaŭ la pladoj de Pekino, Fujian kaj Aanhui estas menciindaj.

La ĉinaj pladoj estas ne nur okulplaĉaj, aromaj kaj bongustaj, sed ankaŭ delikate preparataj. La kuiristoj tranĉas la materialojn en maldikajn pecetojn, striojn, kubojn, granojn kaj aliajn formojn, por ke ili estu facile spiceblaj, kaj la pladoj belaspektaj.

En la preparado de pladoj la ĉinoj tre atentas apicadon. Helpate de spicoj, lertaj kuiristoj ne nur povas forigi malagrablajn odorojn de fiŝoj kaj viandoj, sed ankaŭ fari pladojn kun kelkdekoj da malsamaj gustoj el la kvin bazaj gustoj: sala, dolĉa, pika, akra kaj acida. La preparado de manĝaĵoj inkluzivas fritadon, rostadon, stufadon, frikasadon, brogadon, bakadon, fumaĵadon, vaporumadon, ktp.

Laŭ nekompleta statistiko nun estas miloj da receptoj pri ĉinaj pladoj.

Ĝenerale, la materialoj por ĉinaj pladoj estas subtile tranĉitaj aŭ longe kuiritaj, tial dum la manĝado, oni ne bezonas uzi tranĉilojn kaj forkojn kiel eŭropanoj. Anstataŭe la ĉinoj uzas manĝbastonetojn, kiel uzmaniero estas: teni unu manĝbastoneton kun la antaŭa parto fiksita ĉe la ringa fingro kaj meza parto inter la dikaj kaj montra fingroj, iom fleksante la ringan fingron internen;teni la alian manĝbastonteton per la dika, montra kaj longa fingroj, same kiel teni krajnon dum la skribado. Tiamaniere la maĝbastonetoj povas kunmetiĝi kaj disiĝi dankā€™al la Movado de la longa kaj montra fingroj kaj per ili oni povas laŭvole preni manĝaĵon.

Oni surtabligas pladojn en festeno kutime laŭ jena ordo: oni metas malvarmajn pladojn sur la tablon antaŭ la altabliĝo de la gastoj kaj gastigantoj. Ĝenerale luksa festeno havas grandan pladon kun pava, florkorba aŭ aliaj belaj figuraĵoj el malsamkoloraj viandaĵoj kaj legomoj. Sekve oni surtabligas kelkajn varmajn frititajn pladojn kaj unu aŭ du specojn da dolĉaĵoj kaj kukoj, poste tutajn kokon, anason, fiŝon, ktp. kaj laste supon kaj rizaĵon. Ĉiuj manĝaĵoj estas tenataj en porcelanaj pladoj komunaj al ĉiuj festen-partoprenantoj escepte de dolĉaĵoj kaj rizaĵo aŭ nudeloj, kiujn oni tenas en malgrandaj bovloj apartaj por ĉiuj manĝantoj respektive.

Jen estas nudelo Zhajiangmian, tipa pekina manĝaĵo.

Ĉinio estas la unua lando de plantado de rizo. Kaj antaŭ 4500 jaroj, tritiko estis enkondukita en Ĉinion kaj de tiam en Ĉinio formiĝis la nuna nutraĵa strukturo. Homoj en ĉinaj nordaj partoj pli multe manĝas tritikon kaj la sudaj pli multe manĝas rizon.

Dividu