Kial Ĉinio konstruas tiom multajn supervorkojn?

Publikigita: 2020-11-25 16:56:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kial Ĉinio konstruas tiom multajn supervorkojn?

Ĉinio, “maniulo de infrastruktura konstruado”, ĉiutage mirigas la tutmondan popolon per mirindaj bazaj instalaĵoj. Kial ĝi konstruas tiujn vorkojn? La respondo estas helpi la ĉinojn sin liberigi de malriĉeco. Ĉinio havas la diron: “Por esti riĉiĝa, necesas unue konstrui vojon.” Perfektigo de bazaj instalaĵoj multe akcelas disvolviĝon de malriĉaj regionoj, kaj faciligo de trafiko, akvo, elektro, poŝtado, interreto estas grava bazo por elimini malriĉecon. Ĉu eblas, laŭ via opinio, elimini malriĉecon per infrastruktura konstruado en via lando? Bv. lasi viajn opiniojn. Tiu, kies komento ricevos plej multe da laŭdoj, akiros specialan PREMION!

Por kiuj tiuj novaj domoj estas konstruitaj?

Tiuj belaj novaj loĝejoj estas konstruigitaj de la registaro por malriĉaj loĝantoj. Ili antaŭe loĝis en profundaj montoj aŭ en alta kaj malvarma regiono kun malbonaj vivkondiĉoj kaj vivis malfacile. Ĉinio aktive prenis praktikeblajn politikojn kaj translokigis malriĉulojn el regionoj nekonvenaj en bonkondiĉajn lokojn, por altigi la vivkvaliton de la popolo kaj plibonigi la ekologian medion. Ĉu vi pensas, ke tio ankaŭ estas uzebla en via lando? Bv. lasi viajn opiniojn. Tiu, kies komento ricevos plej multe da laŭdoj, akiros specialan PREMION!

Dividu